Ĝjaŭzi-o

(GMT+08:00) 2016-06-22 15:31:49     Redaktoro:Pluveta

Ĉinoj ŝatas manĝi pastaĵon, aŭ ĝjaŭzi-on pro ĝiaj bona gusto kaj bonaŭgura signifo.

Ĝjaŭzi-o estas pastaĵo farĉita per miksaĵo de viando kaj legomo kaj knedita en la formo de duonluno. Ĉinoj kutime manĝas bolkuiritajn ĝjaŭzi-ojn kun vinagro kaj aliaj spicaĵoj. Estas kelkcent farĉoj kun malsamaj gustoj. La formo de ĝjaŭzi-o estas simila al tiu de antikva ĉina mono, nomata yuanbao, tial ĉinoj manĝas ĝjaŭzi-ojn en la Ĉina Novjaro, dezirante enspezi pli da mono en la venonta jaro. Estas multaj paŝoj de la farado de ĝjaŭzi-oj. Oni metas moneron en iun ĝjaŭzi-on. Tiu, kiu ricevos la moneron, estos bonŝanca en la nova jaro. Partopreno de ĉiuj familianoj en farado de ĝjaŭzi-oj kreas unikan harmonian atmosferon.

Ĉinoj opinias, ke bovlo da varmaj ĝjaŭzi-oj plenas je familia amo kaj korinklino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin