Fokusoj de la Semajno (Jun. 24)

(GMT+08:00) 2016-06-24 16:47:38     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinio kaj Pollando lunde interkonsentis altgradigi siajn rilatojn ĝis ampleksa strategia partnereco dum la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Pollando. Xi kaj lia pola kolego Andrzej Duda faris la anoncon post intertraktado en la Prezidenta Palaco. La du landoj establis strategian partnerecon en 2011.

Dum sia interparolo, la du gvidantoj konsentis integri disvolvajn strategiojn de la du landoj kaj kune konstrui komunumon de interesoj kun la trajto de reciproka profito kaj kungajna kunlaboro. Ili konsentis ankaŭ antaŭenigi la konstruadon de la iniciato de Zono kaj Vojo, lanĉante en frua dato iujn gravajn kunlaborajn projektojn kun ekzempla signifo por frua rikolto.

Xi urĝis la du landojn transformi sian politikan konfidon en palpeblajn atingojn de daŭrigebla praktika kunlaboro, esperante, ke iliaj kunlaboraj projektoj, inkluzive de la servo de ĉina-eŭropa kargotrajno, povos ludi gvidan rolon en la komuna konstruado de la iniciato de Zono kaj Vojo.

Duda diris, ke Pollando volas labori pli strikte kun Ĉinio sur la kampoj de ekonomio kaj komerco, interhomaj interŝanĝoj kaj fariĝi portalo al Eŭropo por la dua monda ekonomio.

Antaŭ la renkontiĝo, Duda okazigis bonvenigan ceremonion por Xi en la Prezidenta Palaco.

Merkrede en Taŝkento ĉina prezidanto Xi Jinping intertraktis kun sia uzbeka paralelulo Islam Karimov. La du ŝtatestroj alte taksis tradician amikecon inter Ĉinio kaj Uzbekio kaj rimarkindajn atingojn de duflankaj rilatoj kaj decidis altgradigis la rilatojn ĝis ampleksa strategia partnereco.

La du landoj ankaŭ skizis planon de kooperado pri sia nova partnereco en la kampoj de politika reciproka konfido kaj subteno, la iniciato de la Silkvoja Ekonomia Zono, nacia kaj regiona sekureco, kulturaj kaj interhomaj interŝanĝoj kaj kunlaboro pri internaciaj aferoj. Komuna deklaro diris, ke la altgradigo estis bazita sur la senprecedence alta grado de ĉina-uzbeka altnivela interago, politika reciproka konfido kaj kungajna kunlaboro, kiun la du landoj atingis de post la starigo de strategia partnereco en 2012.

La du ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri disvolvado de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Xi diris, ke tiu ĉi jaro signas la 15an datrevenon de la organizo. Ĉinio alte taksas gravan kontribuon de Uzbekio dum la servado kiel deĵoranta prezidanto-lando de la organizo.

Post la intertraktado la du ŝtatestroj subskribis Komunan Deklaron de Ĉinio kaj Uzbekio kaj ĉeestis subskribon de dokumentoj pri duflanka kunlaboro en la kampoj de diplomatio, ekonomio kaj komerco, intelekta proprieto kaj financado.

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj merkrede esprimis maltrankvilon kaj fortan oponon al la ĵeto de du suspektataj misiloj fare de la Korea Demokratia Popola Respubliko, asertante, ke la merkreda ĵeto malobservis ĉiujn rilatajn rezoluciojn de la konsilio.

Alexis Lemehx, konstanta vicreprezentanto de Francio al UN, diris al raportistoj post fermita kunveno de la konsilio, ke ĉiuj membroj de la konsilio esprimis fortan maltrankvilon kaj oponon kontraŭ la ĵeto. Francio servas kiel la deĵoranta prezidanto-lando de la konsilio por junio. Li diris, ke la membroj ankaŭ opiniis, ke tiuj ĵetoj malobservis ĉiujn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio, kaj emfazis la gravecon de efektivigo de la rezolucioj, precipe tiu de la numero 2270.

La Sekureca Konsilio adoptis kvin rezoluciojn por limigi la nuklean kaj misilan programojn de la Korea Demokratia Popola Respubliko. La lasta, la rezolucio 2270, estis adoptita en marto kaj enkondukis la plej severajn sankciojn kontraŭ la lando, inkluzive de malpermeso de eksporto kaj frostigo de aktivoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin