Rostita anaso

(GMT+08:00) 2016-06-24 15:51:59     Redaktoro:Pluveta

Estimataj gastoj, bonvolu eniri!

Se vi venos al Ĉinio, vi devas manĝi rostitan anason.

Rostita anaso estas fama kaj bongusta plado en Ĉinio kun la historio de 1 600 jaroj. Vera pekina rostita anaso devas esti delikate rostita en forno hejtata per fruktarba ligno. La temperaturo de la forno devas esti sub preciza regado. Por certigi delikatan kaj maĉkrakan haŭton, la anaso devas esti prenita el la forno post 50 minutoj. La rostita anaso devas esti tranĉita en pli ol 100 pecojn en kelkaj minutoj post la preno el la forno. Ĉiu peco konsistas el haŭto kaj viando Platkuko, tubajlo, kukumo kaj speciala saŭco estas uzataj por kompletigi la rostitan anason.

Nun vi jam bone scias pri la rostita anaso.  Se vi ankoraŭ ne decidis ĝin gustumi, vi eble preterlasos plej agrablan sperton de manĝaĵo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin