Tanghulu

(GMT+08:00) 2016-06-24 15:54:43     Redaktoro:Pluveta

Tiuj kandizitaj kratagberoj sur bastoneto estas nomata Tanghulu. Ĝi estas ŝatata de infanoj en vintraj tagoj.

Legendo diras, ke antaŭ 800 jaroj iu imperiestra kromedzino malsaniĝis. Ŝi ne havis apetiton. Kuracisto konsilis al ŝi manĝi 10 kratagberojn boligitajn kun kando ĉiutage antaŭ vespermanĝo.  

Kiel atendite, la kromedzino resaniĝis post duonmonato. Poste tiu recepto populariĝis inter ordinaraj popolanoj. Oni trapasigas bastoneton tra la kratagberoj kaj trempas ĝin en varma siropo. Poste la siropo formas kristalan ŝelon pro malvarmo.

Tanghulu estas bongusta kaj tradicia manĝaĵo en Ĉinio kaj aĉeteblas surstrate. La kratagbero estas acida, dum kando estas dolĉa. La speciala gusto ofte elvekas niajn rememorojn pri ĝoja infaneco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin