Fonduo

(GMT+08:00) 2016-06-24 15:56:53     Redaktoro:Pluveta

Se vi volas trovi bongustan manĝaĵon dividotan kun viaj familianoj, tio nepre estas fonduo.

Fonduo havas historion de pli ol 1 700 jaroj en Ĉinio. Por rezisti al malvarmo, homoj metas ŝafaĵon trancitan en tre maldikajn pecojn en bolantan akvon kaj ĝin manĝas. La materialoj de fonduo devas esti zorgeme elektitaj. Nur kvin partoj de ŝafkorpo povas esti uzataj kaj tranĉitaj en tre maldikajn pecojn por kuiro. La saŭco konsistas el pli ol dek spicaĵoj. La proporcio de la saŭco estas komerca sekreto de ĉiuj fonduo-restoracioj. Fonduo estas populara en la tuta Ĉinio. Estas multaj specoj de fonduo. Legomoj kaj viandoj povas esti boligitaj en la poto.

Manĝi fonduon kun viaj familianoj en malvarma vintro estas agrabla afero. Ĉu vi volas provi?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin