Toŭfuo

(GMT+08:00) 2016-06-24 16:00:49     Redaktoro:Pluveta

Ĉu estas manĝaĵo malmultekosta, bongusta kaj nutra? Jes, ĝi estas ĉina toŭfuo.

Antaŭ pli ol 2 100 jaroj, nobelo, kiu avidis vivi por ĉiam, esploris diversajn receptojn en ĉiu tago. Iutage gipso hazarde falis en sojfaban lakton. La sojfaba lakto kazeiĝis kiel pudingo. Li kuraĝe gustumis ĝin kaj trovis, ke ĝi estas tre bongusta. Tiu nova plado estas nomata toŭfuo.

Toŭfuo estas farita el sojfabo, kiu estas riĉa je proteino. Toŭfuo povas esti kuirita kun fiŝo, legomoj kaj tiel plu. Ankaŭ nekuirita toŭfuo estas manĝebla. La plej simpla kuirmaniero estas meti askalonon, oleon kaj salon sur toŭfuon.

Toŭfuo estas malgrasa, bongusta kaj tre mola en la buŝo. En Ĉinio toŭfuo estas tre populara kaj ordinara plado sur la manĝotablo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin