Alkoholaĵo

(GMT+08:00) 2016-06-24 16:05:08     Redaktoro:Pluveta

Alkoholaĵo ludas mirindan rolon en la ĉiutaga vivo de ĉinoj. Laŭ arkeologiaj eltrovoj, ĉinoj komencis fari alkoholaĵon antaŭ pli ol 6 mil jaroj. De miloj da jaroj ĉinoj ĉiam klopodas plibonigi la procezon de alkoholaĵa farado.

Ĉinoj ĉefe trinkas sorgobrandon kaj rizvinon. Sorgobrando estas tradicia ĉina distilita alkoholaĵo.

Ankaŭ servico por alkoholaĵa trinkado senĉese ŝanĝiĝis kun la tempo. La alkoholaĵa kulturo disvolviĝis kun ŝanĝiĝo de la servico de la antikva vinvazo ĝis la nuna sentenila taso.

Alkoholaĵo kiel magia trinkaĵo kaj kutimo atestis multajn gravajn okazojn de ĉinoj, kiel ekzemple naskiĝtago kaj geedziĝo por pli ol 6 000 jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin