Nudeloj

(GMT+08:00) 2016-06-24 16:09:15     Redaktoro:Pluveta

Nudeloj estas unu el ĉinaj antikvaj manĝaĵoj.

Laŭ historiaj registroj, antaŭ pli ol 1 900 jaroj nobeloj ŝatis manĝi nutraĵon longan je ĉirkaŭ 30 centimetroj, kiu estis farita el tritikfaruno kaj boligita en akvo. Oni miksas farunon kun akvo, faras la miksaĵon pasto kaj tranĉas la paston en striojn. Tio estas la procezo de farado de nudeloj. Nudeloj povas esti boligitaj aŭ frititaj.  En Ĉinio estas diversaj gustoj kaj kuirmanieroj de nudeloj.

Nudeloj ankaŭ simbolas longdaŭrecon en Ĉinio. Tial oni ofte manĝas nudelojn en sia naskiĝtago, dezirante longan vivdaŭron.

Nudeloj estas unu el la plej ŝatataj ĉinaj manĝaĵoj same kiel pano por la okcidentanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin