Fiŝo

(GMT+08:00) 2016-06-24 16:12:12     Redaktoro:Pluveta

La ĉina ideografiaĵo "鱼", kiu signifas fiŝon, havas grasetan korpon kaj rondajn okulojn. En Ĉinio fiŝo rilatas al specialaj signifoj kaj legendoj.

Estis fiŝoj en la Flava Rivero. Ili deziris transsalti la drak-pordon, ĉar tiel ili povus fariĝi drakoj. Sed nur tre malmultaj el ili sukcesis pro la torento. Ĉinoj ofte komparas grandan atingon en studo kaj kariero kun la sukcesa transsalto de fiŝoj. Tial, karpo, speco de fiŝo, estas rigardata kiel la simbolo de prospero atingita per diligenta laboro.

En la ĉina lingvo la vorto fiŝo havas duoblan signifon. La printempfesta pentraĵo figuranta fiŝon estas la simbolo de bonhava vivo. Ĉinoj ofte asocias fiŝon kun prospero kaj riĉeco. Tial homoj ŝatas bredi fiŝojn hejme por bonŝanco. Fiŝo estas produkto de la naturo kaj ankaŭ maskoto en la ĉiutaga vivo de ĉinoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin