Nomo

(GMT+08:00) 2016-06-24 16:20:30     Redaktoro:Pluveta

Ĉinaj nomoj estas diferencaj de la okcidentanaj. La antaŭaj estas la familiaj nomoj, kaj la lastaj estas la personaj nomoj.

Ĉinoj kutime demandas unu alian pri nomo, kiam ili renkontiĝas. Se ili havas saman familian nomon, ili kredas, ke iliaj prauloj estis parencoj antaŭ 500 jaroj.

La familio de Konfuceo estas la ekzemplo de ĉinaj familiaj nomoj. Junulo povas spuri sian familian linion ĝis praulo, kiu vivis antaŭ 2 500 jaroj. Tio estas kiel arbo. Folioj, branĉoj kaj radikoj estas kunligitaj per la familia nomo.

Laŭdire estas 20 mil familiaj nomoj en Ĉinio.  La sekretoj, de kie venis viaj prauloj kaj kion ili faris, estas kaŝitaj en la nomoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin