Kvadrata korto

(GMT+08:00) 2016-06-24 16:39:50     Redaktoro:Pluveta

 Kvadrata korto estas ĉirkaŭita per domoj en kvar direktoj. Ĝi estas fermita loĝejo kun nur unu pordo kondukanta al la ekstero.

Domoj sur la nordo estas la plej grandaj kaj uzataj kiel dormoĉambroj de la posedantoj. Tiuj sur la du flankoj estas la loĝejoj de iliaj posteuloj. La aranĝo prezentas la hierarkion en familio. La ekrana muro staras malantaŭ la pordo por ŝirmi la loĝejon kontraŭ la enblovo de sablo. Ĉinoj kredas, ke la ekrana muro povas ankaŭ forbari malbonan sorton. Tial la muro kutime estas delikate ornamita.

La kvadrata korto celas unuigi ĉiujn familianojn por kune ĝui harmonian kaj feliĉan vivon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin