Terdomo

(GMT+08:00) 2016-06-24 16:46:05     Redaktoro:Pluveta

Terdomo estas speciala loĝejo en Ĉinio.

Centra Ĉinio estis en milita stato en la 10a jarcento. Granda nombro da homoj migris al la montara regiono en sudorienta Ĉinio. Ili konstruis terdomojn el argilo kaj ŝtonoj por loĝo kaj defendo. Ĉambroj konsistigas cirklojn, ĉirkaŭatajn unu de alia. Ĉambroj estas ligitaj de rondaj koridoroj.

La dua etaĝo estas uzata kiel grenejo, kaj la tria kaj kvara etaĝoj estas uzataj kiel dormoĉambroj. Estas pli ol 300 ĉambroj en plej granda terdomo, kiu povas loĝigi pli ol 800 homojn. La centro de la terdomo estas la publika spaco kun putoj kaj kuirejoj. Familiaj kunvenoj okazas sur la akso. En la terdomo homoj harmonie vivas de centoj da jaroj. Tie ili kuiras, lavas vestojn, kaj faras ceremoniojn por doni oferon al prauloj.

Nun terdomoj estas malfermitaj al la publiko. Vi povas sperti la familian amon kaj simplajn morojn, kiam vi pasas preter la delikataj fenestroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin