Teo

(GMT+08:00) 2016-07-18 15:47:48     Redaktoro:Pluveta

Teo estas trinkaĵo, kiu plej bone reprezentas la ĉinan kulturon. Regali gastojn per teo estas konvena etiketo. Multaj elstaraj ĉinaj poemoj estis kreitaj en la akompano de teo.

Teo, kiu originas el Ĉinio, estas dividita en la specojn de verda teo, bruna teo, flava teo, nigreta teo kaj blanka teo, laŭ la koloro. La proceduroj de tetrinkado estas ĝojigaj. Teo, akvo, ujoj kaj fajro estas nemalhaveblaj, kiam oni pretigas teon. La formo, koloro kaj aromo de teo estas sufiĉe gravaj. La akvo devas esti klara kaj dolĉa. La fajro devas esti pura sen odoro. Servico por teo estas ĉefe porcelana kaj bokara.

Tetrinkado povas proksimigi homojn al la naturo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin