Tianjin kreas favoran medion por entreprenado

(GMT+08:00) 2016-06-28 10:21:33     Redaktoro:Selena

La spaco situas en la speciala zono por novigo kaj entreprenado de Tianjin, establiĝinta en septembro de la pasinta jaro en la Binhai-distrikto. Per altrapida fervojo de tie oni povas atingi Pekinon dum 1 horo. Danke al la kontentiga geografia pozicio, relative malalta kosto por krei entreprenon kaj favoraj politikoj, pli kaj pli multaj firmaoj koncentriĝis en la speciala zono.

Estro de administra departemento de la speciala zono Zheng Weiming tiel taksis ĝian superecon :

"Pekino havas agrablan medion, tamen entreprenistoj estas premitaj de alta kosto. Sed ĉi tie la relative malalta kosto ebligas la kolosan evoluon de iliaj entreprenoj. Ni ankaŭ liveras malmultekostajn kaj eĉ senpagajn loĝejojn por ili. Tia servo estas tre alloga."

Registaroj de Tianjin kaj la Binhai-distrikto atribuis grandan kontribuon por krei la favoran cirkonstancon: ekzemple starigi fonduson de disvolvado kun 1 miliardo da juanoj; doni trijaran rekompencon al tiuj spacoj je miliono ĝis 5 milionoj en ĉiu jaro; liveri oportunon al fiksloĝigo de elstaraj talentuloj; samtempe la loka registaro ankaŭ establis kompensan fonduson por ke tiuj investantoj ricevu iagradan rekompencon kiam ili suferis malsukceson en investo. Zheng Weiming asertis, ke necesas plibonigi financan servon al tiuj entreprenistoj

"Firmaoj ofte frontas al riskoj, kaj iam la riskoj estas tro grandaj. Kiel oni establu la sistemon de riska investado por ke tiuj entreprenistoj havu la ŝancon ricevi serion da monsubteno kaj sin evoluigi? En la venonta periodo, ni fokusiĝos al establiĝo de la sistemo."

Dum la 8 monatoj post fondiĝo de la speciala zono de la Binhai-distrikto, ĝi amase kunigis industriajn inkubatorojn, kiaj spaco de Tencent-kompanio, amasmonkolekto de Baidu, platformo de Aliyun por entreprenado, centralizis pli ol 110 investajn instituciojn kaj koncentris pli ol 1800 firmaojn en la zonon, kiuj okupiĝas pri financo, scienca tekniko, komerco kaj kulturo.

Pri la disvolvado, estro de la Binhai-distrikto Zhang Yong montris, ke amasa novigo kaj entreprenado fariĝas nomkarto de la urbo:

"Ni klopodas por krei egalan komercan medion por enlandaj kaj alilandaj firmaoj. Nuntempe la ideo de la amasa entreprenado kaj novigo ekefikas en la distrikto."


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin