El: Yang Zheng/ ICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al ICPress)
Kultura pejzaĝo de la hani-aj terasaj rizkampoj situas sur la monto Ailao de la gubernio Yuanyang de la aŭtonoma subprovinco de hani-a kaj yi-a etnogrupoj de Yunnan-provinco. La tuta areo de la hani-aj terasaj rizkampoj estas ĉirkaŭ milionoj da muoj. Ili estas dissemitaj en la kvar gubernioj Yuanyang, Honghe, Jinping kaj Lvchun, kaj havas historion de pli ol 1 300 jaroj. La hani-aj terasaj rizkampoj konstruitaj sur montdeklivo serpentas de la montpinto je la altitudo de 2 000 metroj ĝis la piedo de la monto plej multe tra pli ol 3 700 ŝtupoj. Estas tre majeste kaj pompe.
La terasaj rizkampoj, kiuj estis prezentitaj ĉifoje por peticii enlistigon kiel kultura heredaĵo, kun la areo de 16 603 hektaroj, koncentre elmontras riz-kampojn kaj forston tenantan akvon, sistemon de irigacio kaj vilaĝojn de etnogrupoj.