Internacia Esperanto-Sumoo

(GMT+08:00) 2016-07-14 16:57:04     Redaktoro:Li Lu

Kio estas Sumoo?

Sumoo estas japana tradicia luktoarto, kiu okazas 6 fojojn en neparaj monatoj ĉiun jaron. Ĝi estas tre populara inter japanoj kaj dum la konkurso oni televidas ĝin 3 horojn ĉiun tagon.

Progreso de la Internacia Esperanto-Sumoo

La Internacia Esperanto-Sumoo estis iniciatita de s-ro HORI Jasuo (Japanio) en septembro 2009. Komence li prove okazigis ĝin nur por japanoj, sed konstatinte, ke ĝi estas tre utila por ĉiuj esperantistoj, li okazigis ĝin internacie en marto 2010. Poste 6 fojojn ĉiujn jaron krom en marto 2011 pro la Japana Katastrofo, ĝi okazas en la sama periodo kiel la vera Sumoo, kaj en julio 2016 ĝi atingos la 41-an konkurson. Ĝis nun la plej granda nombro de partoprenantoj estis 277 en januaro 2016 el 29 landoj. Vi vidu progreson de la Sumoo en la suba diagramo:

Progreso de partoprenantoj el la ĉefaj 6 landoj

Kiel oni "luktas" en Esperanto-Sumoo?

Partoprenantoj decidas, kiun libron kaj kiom da paĝoj tage ili legos, kaj tiun informon ili sendas al s-ro Hori, kaj li faras liston de la partoprenantoj.

Kiam komenciĝas Sumoo-konkurso, ili eklegas la libron. Kiam ili legas pli ol la promesitan kvanton en la unua tago, ili akiras unu venkon en tiu tago, kaj tiamaniere ili legadas 15 tagojn. La partoprenantoj luktadas 15 tagojn ne kontraŭ aliaj partoprenantoj, sed kontraŭ sia promeso, alivorte kontraŭ sia maldiligenteco.

Kiel kontribuas Esperanto-Sumoo al la movado

Dum 15 tagoj averaĝe unu partoprenanto legas 70 paĝojn. En januaro 2016, la nombro de la partoprenantoj estis 277, do ili entute legis pli ol 19390 paĝojn. Dum la pasintaj 7 jaroj 4480 homoj partoprenis, do ili legis entute 313600 paĝojn, egale al 1568 libroj kun 200 paĝoj.

Estas vero, ke libroj longe kuŝas ĉe libroŝrankoj hejme aŭ en Libroservo de UEA. Sed Esperanto-Sumo helpas legadon de libroj, do helpas librovendejojn, landajn asociojn, verkistojn kaj eldonistojn. Tiamaniere la Sumoo multe kontribuas al librovendado kaj librokulturo en Esperantujo.

Partoprenantoj legas dormintajn librojn, kune kun aliaj partoprenantoj en la tuta mondo, kaj ili plialtigas sian kapablon en la lingvo. Kiam partoprenantoj finas la konkurson kun 15 venkoj ili ricevas diplomon.

Certe Esperanto-Sumoo estas la plej granda legmovado ne nur en la Esperanto-historio, sed ankaŭ en la monda historio, dank' al la progreso de interreto en la tuta mondo.

Kiel oni organizas la Sumoo-n?

Nun la partoprenantoj estas preskaŭ 280, do unu homo ne povas administri ĝin. Ni havas internacian teamon. 9 homoj el Japanio, Turkio, Serbio, Pollando, Italio, Vjetnamio, Francio kaj Nepalo laboras, ricevante rezultojn de siaj prizorgatoj, farante statistikon pri la legitaj libroj kaj respondecante pri la retejo kaj diplomoj.

En novembro 2014 la estraro de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) decidis agnoski kaj morale apogi la Esperanto-Sumoo-n, ĉar tiu agado bonege kongruas kun la celoj de ILEI.

Kion la Sumoo celas en estonteco?

En 2016 la nombro de partoprenantoj estu pli ol 300 kaj en du jaroj ĝi estu 500. Kiam partoprenos 500 homoj el la tuta mondo, Esperanto-movado kvante kaj kvalite draste ŝanĝiĝos. Per la Internacia Esperanto-Sumoo ni volas ŝanĝi la movadon kaj la mondon.

Plano en 2016

La 41-a Sumoo: ekde la 3a de julio ĝis la 10a de julio (escepte 8 tagoj)

La 42a Sumoo: ekde la 11a de septembro ĝis la 25a de septembro

La 43a Sumoo: ekde la 13a de novembro ĝis la 27a de novembro

Pri detalaj informo vidu la suaban retejon.

En ĝi estas "Rezultoj ĝis nun", "Regularo", "Historio", "Opinioj", "Listo de legitaj libroj", "Recenzoj", "Diplomoj" ktp.

http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/index.html

Diplomoj

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin