Silko

(GMT+08:00) 2016-07-18 15:54:51     Redaktoro:Pluveta

Insekto, nomata silka raŭpo, produktas blankajn krudajn silkajn fadenojn. Ĉinoj kolektas tiujn krudajn fadenojn, kreas trikfadenojn kaj teksas ilin. La silkaj ŝtofoj estas molaj, mildaj kaj malpezaj. Ĝi estas la plej bona materialo uzata en farado de vestoj.  

Silka vesto antaŭ pli ol 2 000 jaroj estis elterigita el tombo. Ĝi pezas malpli ol 50 gramojn kaj povas esti metita en alumetujon. Okcidentanoj ŝatas ĉinan silkon. Ĝi estis enkondukita de komercistoj en Romon antaŭ pli ol 2 000 jaroj. La itinero, tra kiu ili vojaĝis, estas nomata la Silka Vojo.

Kompare kun aliaj materialoj, silko estas pli delikata kaj malpeza. La vestoj faritaj el silko estas la plej komfortaj. Nun, silkaj vestoj estas eminentaj en modernaj modoj. De miloj da jaroj ĉina silko ĝuas grandan famon pro sia bona kvalito.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin