Jado

(GMT+08:00) 2016-07-18 15:58:54     Redaktoro:Pluveta

Estas malfacile akiri belan jadon. Nur post zorgema prilaboro de tranĉado, polurado, kaj skulptado, peco da maldelikata ŝtono povas brili.

Jado ludis gravan rolon en popola vivo en Ĉinio dum la pasintaj ok mil jaroj. Sigeliloj de imperiestroj estis faritaj el jado. Jado estas ankaŭ populara materialo por amuletoj, ornamaĵoj kaj multekostaj artaĵoj. La medaloj de Pekinaj Olimpikoj estis inkrustitaj per jado.

Jado simbolas dignon, sanktecon kaj purecon. Ĉinoj opinias, ke jado estas pli valora ol oro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin