Komitato de UEA ŝanĝis statuton

(GMT+08:00) 2016-08-01 10:47:35     Redaktoro:Selena

En sia vendrera kunsido la komitato de UEA akceptis ŝanĝojn al la statuto de UEA, kiuj dum la venonta aŭtuno estos fine akceptataj per ĝenerala voĉdonado inter la membroj.

La komitato ankaŭ akceptis juran sendependiĝon de TEJO kaj kunlaboran kontrakton inter UEA kaj TEJO. Elektiĝis ankaŭ financa komisiono de UEA en kiu nun membras Osmo Buller (30 voĉoj por), Huang Jingbao (Trezoro, 30), Nico Huurman (28) kaj Fernando Maia (33). Entute estis 37 validaj voĉoj. Post sia emeritiĝo kiel ĝenerala direktoro Osmo Buller estas nun elektita al la komitato kiel komitatano C.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin