Kun bela voĉo, dekokjara Qu Yun sukcesis en ekzamenoj sin prezenti al la establo Wulanmuqi de Oroĉen-etna Aŭtonoma Flago – al la teatra trupo, kiu aktivas meze de farmodomoj kaj jurtoj sur la mongola stepo; ŝi komencis kanti kaj… kantis kvardek jarojn. La juna anino de Wulanmuqi fariĝis unuaklasa aktorino de la ŝtato kaj kantistino de la etno Oroĉeno. Ŝi en heredo kantis etnajn kantojn de ĉiuj ege ŝatatajn. En 2014 Qu Yun emeritiĝis. Sed ekster ŝia imago, kiel emerito ŝi okupiĝas eĉ pli intense: provludi novajn kantojn, prezenti spektaklojn, kaj cetere - eĉ pli grave ol aliaj - instrui lernantojn. Tiuj lernantoj ne estas el teatraj lernejoj, sed el ordinaraj elementaj lernejoj.
Tiuj, kiuj estas kantantaj, estas lernantoj el la duajaraj klasoj de la tria lernejo Alihe en Oroĉen-etna Aŭtonoma Flago. Ili nun kantas en ĥoro la popolan arion de Oroĉeno "Alta Montaro Xing'anling", kaj la gvidanto de la kantado estas ja instruistino Qu Yun.
"Ili, geknaboj el la duajaraj klasoj, havas bonan senson pri muziko kaj estas sagacaj. Mi elektis kelkajn oroĉenajn infanariojn, kiujn mi unue instruis al iliaj instruistoj, kaj poste al ili mem."
En 1972 Qu Yun eklaboris en Wulanmuqi de Oroĉen-etna Aŭtonoma Flago. Wulanmuqi en la mongola lingvo estas "ruĝa burĝono", sed kun la plua senco: "ruĝa kultura laborgrupo" – teatra trupo aktivanta meze de farmodomoj kaj jurtoj. Ĝi naskiĝis en 1957 sur la mongola granda stepo. La trupo longe radikas en bazoj kaj servas al kampistoj kaj paŝtistoj, stepo kaj kampo estas iliaj scenejoj. Ke en Wulanmuqi ŝi havis simplan penson – Qu Yun diris – labori nur jen por ĉasistoj kaj paŝtistoj; kaj ke ŝi nepre faris spektaklojn, tute egale, ĉu antaŭ multaj spektantoj, ĉu antaŭ nur unu.
En palpebruma daŭro jam pasis kvardek jaroj. Qu Yun absorbiĝas en sia studo pri etna muziko. Ŝi kolektis, kontrolis kaj tradukis preskaŭ sesdek oroĉenajn popolkantojn, per kiuj ŝi savas kaj protektas trezorojn – etnajn artajn heredaĵojn.
En 2014 Qu Yun emeritiĝis. Sed tiam ŝi ekhavis novan ideon:
"Antaŭe mi rolis sole aktore, neniam pensante pri alia afero. En la laboro de kvardek jaroj mi kantis popolajn kantojn de Oroĉeno, kompreneble ankaŭ de aliaj etnoj. Sed nun mi ekhavas novan ideon, kiun mi devas komuniki al la Flago."
La nova ideo estas nenio alia ol instruado de popolaj kantoj, nome heredigo de ili. Qu Yun komunikis sian planon al la Flago. Ŝin surprizis, ke ŝia plano ricevis grandan subtenon de la Flago. La loka registaro aĉetis por ŝi pianon kaj aranĝis specialan klasoĉambron por instruado.
"Mi tenas la klason jam unu jaron. Dek lernantoj. La plej juna aĝas kvin jarojn, dum la plej maljuna – dek jarojn. Ili ĉiuj estas oroĉenaj infanoj. Dum unu jaro ili ellernis ses oroĉenajn popolkantojn."
Deziron penado ne perfidas. Post unu jaro da zorgema kulturado tiuj lernantoj kapablis sin esprimi sur scenejo. Sub la gvido de la instruistino Qu Yun la geknaboj prezentis siajn spektaklojn en la urbo Huhhot. La prezentado akiris tiom grandan sukceson, ke Mongola Komerca Kolegio proponis, ke Qu Yun tenu klason kun tridek membroj ne nur el la etno Oroĉeno, sed ankaŭ el la etnoj Evenkio, Dauro kaj aliaj. Tio estas granda defio, sed Qu Yun entute komprenas, ke tio koncernas la etnon, ne nur ŝian memon.
Qu Yun kredas ke, kiam tiuj geknaboj kreskiĝos, ili certe profitos multe el la lernado de oroĉenaj popolkantoj. Ili uzos sian etnan lingvon kaj esprimos sian senton en kantado. Kiel oroĉenanoj ili fieros pro sia etno. Ili fariĝos heredantoj de la oroĉena kulturo, prenante la stafetbastoneton de la instruistino Qu Yun, kaj heredigos la etnan kulturon pluen.