Fokusoj de la Semajno (Okt.14)

(GMT+08:00) 2016-10-14 14:56:41     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Shanshan kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Marde en Makao malfermiĝis la kvina Ministra Konferenco de la Forumo pri Ekonomia kaj Komerca Kunlaboro inter Ĉinio kaj Portugallingvaj Landoj. La temo de la du-taga konferenco estas "Cele al pli forta Ĉina-Portugalaj Komercaj kaj Ekonomiaj Rilatoj: Komune Diskuti pri Kunlaboro, Konstrui Platformon kaj Partopreni en Disvolvado.

Parolante en la malferma ceremonio, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio volas konstrui pli solidajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn kaj disvolvi longtempe stabilan kaj sanan partnerecon kun portugallingvaj landoj. Li diris, ke Ĉinio kaj portugallingvaj landoj okupas 17% de la monda ekonomio kaj 22% de la monda loĝantaro, kaj iliaj komunaj interesoj kaj bezono de reciproka subteno pliiĝas. Li ankaŭ anoncis 18 novajn rimedojn por plifortigo de kunlaboro en produktkapablo, evoluigo, kulturo kaj maraj regionoj, Inkluzive de liverado de helpo kaj favora prunto kun la valoro de kvar miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 600 milionoj da usonaj dolaroj) al portugallingvaj landoj en Azio kaj Afriko en la venontaj tri jaroj.

La forumo komencita en 2003 estas sponsorita de la Komerca Ministerio de Ĉinio, gastigita de la registaro de la Makaa Speciala Administracia Regiono kaj kun la komuna partopreno de sep portugallingvaj landoj: Angolo, Brazilo, Kabo-Verda, Gvineo-Bisaŭo, Mozambiko, Portugalio kaj Timoro Orienta. Ankaŭ reprezentantoj inkluzive de kvar ĉefministroj kaj tri ministroj de malsamaj industrioj el la partoprenantaj landoj faris paroladojn en la malfermo.

Ĉinio merkrede esprimis fortan malkontenton pri tio, ke la Premio Martin Ennals por Defendantoj de Homaj Rajtoj estis aljuĝita al ĉina separista instruisto Ilham Tohti.

Ujgura instruisto Ilham Tohti, kiu estis kondamnita al dumviva mallibereco pro separistaj aktivecoj en 2014, estis nomata la ricevanto de la honoro fare de homrajtaj grupoj en Ĝenevo de Svislando marde.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris, ke la krima aktiveco de Ilham Tohti estis pruvita per solida atesto. Geng diris, ke kiel instruisto li ofte publike nomas teroristojn kaj ekstremistojn 'herooj', trompis kaj devigis homojn iri eksterlanden kaj partopreni en separistaj aktivecoj de Orienta Turkestano. Li aldonis, ke Ilham Tohti planis kaj organizis serion da separistaj krimaj aktivecoj.

La proparolanto diris, ke lia juĝo estis okazigita strikte laŭ ĉina leĝo, kaj ke ĉinaj internaj aferoj kaj juĝa suvereneco ne devas esti malhelpitaj. Li emfazis, ke la kazo de Ilham Tohti havas neniun rilaton kun homaj rajtoj, kaj tio, kion li faris, estis "pravigi teroristajn agojn, dividi la nacion kaj provoki malamon, kio estas netolerebla por iu ajn lando".

Rusa prezidento Vladimir Putin marde nuligis sian viziton al Francio planitan por la 19a de oktobro, post kiam lia franca paralelulo Francois Hollande insistis meti Sirion en la tagordon de ilia renkontiĝo, ĵetante rusa-franciajn rilatojn en necertecon.

Dmitrij Peskov, proparolanto de Kremlo, diris, ke la prezidento decidis nuligi la viziton, ĉar kelkaj el la planitaj okazaĵoj rilataj al la inaŭguro de la rusa kultura kaj religia centro kaj ekspozicio estis nuligitaj bedaŭrinde. Tamen, li aldonis, ke Putin pretas viziti Francion, kiam estas oportune por prezidanto Hollande.

Laŭ origina plano Putin devus esti en Parizo en la 19a de oktobro por inaŭguri religian centron en rusa ortodoksa preĝejo proksima al la Turo Eiffel.

La anonco de Kremlo estis farita, post kiam Hollande diris, ke Francio kaj Rusio havis gravan malkonsenton pri Sirio, kaj Francio proponis okazigi laborkunvenon nur por diskuti pri la enlanda milito de Sirio kaj ekskluzivis aliajn temojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin