Esperanto.net estas retejo por informi tiujn homojn, kiuj interesiĝas pri Esperanto, kaj gvidi ilin al la komunumo.
Konsiloj, sugestoj estas tre bonvenaj al esperantonet@co.uea.org, aŭ en la baldaŭ oficiale lanĉota forumo ĉe forumo.esperanto.net. Ĉar laŭ la planoj la nova retejo esperanto.net estos same plurlingva, kiel la pasinta, sinancoj por tradukado de ĝi kaj por aliaj helpaj laboroj estas tre bonvenaj al esperantonet@co.uea.org . La tradukado verŝajne komenciĝos fine de novembro, komence de decembro.
(El Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 642, 2016-10-26)