Fokusoj de la Semajno (Okt.28)

(GMT+08:00) 2016-10-28 15:06:57     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Shanshan kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinio marde faris novan promeson subteni la Unuiĝintajn Naciojn en ludado de centra rolo en internaciaj aferoj okaze de la 45a datreveno de la restarigo de sia leĝa sidloko en UN.

Ŝtata konsilanto Yang Jiechi faris paroladon en akcepto aranĝita por festi la 45an datrevenon de la epokfara evento, emfazante, ke Ĉinio laboros plu kun UN kaj ĉiuj aliaj landoj por akceli pacon kaj disvolviĝon de la homaro.

En la jaro 1971, la 26a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN adoptis la rezolucion 2758 per frakase grandega plimulto kaj decidis restarigi la leĝan sidlokon de la Ĉina Popola Respubliko en UN.

Yang diris, ke tiu historia decido signifis konsiderindan pliigon de la universaleco, reprezentativeco kaj aŭtoritato de UN kaj fortoj por la paco kaj disvolvado kaj markis novan etapon en la ĉina diplomatia kontakto kun la mondo. Li diris, ke en la pasintaj 45 jaroj, Ĉinio kontribuis al la monda paco, estis akcelanto de la tutmonda disvolvado, proponanto de la internacia ordo kaj subtenanto de la afero de UN. Li reasertis, ke Ĉinio sekvos plu la vojon de paca kaj komuna disvolvado kaj multflankeco. Li aldonis, ke Ĉinio subtenos plu UN en ludado de centra rolo en internaciaj aferoj kaj aktive partoprenos en aktivecoj de UN en diversaj kampoj de sekureco, evoluigo, homaj rajtoj, sociaj aferoj, juraj aferoj, limigo de la armado kaj malarmado.

Ĉina sendito merkrede urĝis Usonon nuligi siajn politikojn de embargo kontraŭ Kubo en frua dato kaj disvolvi normalajn rilatojn kun Kubo.

Liu Jieyi, ĉina konstanta reprezentanto al UN, faris la apelacion antaŭ la voĉdono de la Ĝenerala Asembleo de UN pri rezolucio urĝanta finon de usona embargo kontraŭ Kubo. La Ĝenerala Asembleo voĉdone adoptis la rezolucion per frakase grandega plimulto kun usona sindeteno unuafoje en 25 jaroj. Liu diris, ke Ĉinio rimarkis la rimedojn prenitajn de Usono por malstreĉi la restriktojn koncernajn al Kubo en komerco kaj turismo kaj esperas, ke Usono kaj Kubo klopodos plu por normaligi siajn rilatojn. Liu diris, ke en nuna mondo, landoj devas labori surbaze de egaleco kaj serĉi komunan disvolviĝon per kungajna kunlaboro. Li aldonis, ke sub tiaj cirkonstancoj, Usono devas tuj fini sian ekonomian embargon kaj sankciojn kontraŭ Kubo.

Vaŝingtono dekretis la blokadon kontraŭ Havano oficiale en la 3a de februaro 1962 post la intensigo de la politikaj diferencoj inter Usono kaj la socialisma registaro gvidata de Fidel Castro.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon marde kondamnis teroristan atakon al polica lernejo en la pakistana sudokcidenta urbo Quetta.

Lunde nokte, tri teroristoj armitaj per pafiloj kaj memmortigaj veŝtoj atakis la polican trejn-centron en Quetta, mortigante almenaŭ 60 homojn kaj vundante 117 aliajn.

Deklaro publikigita de proparolanto de la ĝenerala sekretario diris, ke Ban esprimas sian elkoran kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj al la registaro kaj popolo de Pakistano, kaj deziras rapidan resaniĝon al la vunditoj. Ĝi aldonis, ke li diris, ke la krimintoj de tiu abomeninda ago de perforto devas esti alportitaj al justeco rapide.

Frakcio de la pakistana Talibano kaj la Islama Ŝtato anoncis respondecon pri la atako en apartaj deklaroj. Antaŭe, pakistanaj oficialuloj kulpigis la sektan grupon "Lashkar-kaj-Jhangvi" pri la letala atako.

Pakistana ĉefministro Nawaz Sharif kondamnis la atakon kaj diris, ke la teroristoj ne povas demoralizi la nacion per tia malkuraĝula atako kaj ke la milito de la lando kontraŭ terorismo daŭros ĝis logika fino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin