Historio de Longa Marŝado

(GMT+08:00) 2016-10-31 15:53:47     Redaktoro:Pluveta

 


Ĉina prezidanto Xi Jinping aklamis la Longan Marŝadon kiel "epopeon, homan miraklon" kaj alvokis klopodojn por atingi la du centjarajn celojn kaj realigi la ĉinan revon de nacia rejuniĝo en nova Longa Marŝado.

Xi, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en kunveno okazigita la 21an de oktobro en Pekino por memorfesti la 80an datrevenon de la venko de la Longa Marŝado.

Dum sia parolado, Xi proponis honori per silento la memoron de tiuj, kiuj oferis siajn vivojn dum la Longa Marŝado kaj revoluciaj militoj. Ĉirkaŭ 3 000 homoj, inkluzive de veteranoj de la Ruĝa Armeo, soldatoj, altrangaj partiaj kaj registaraj oficialuloj, reprezentantoj de ne-komunistaj partioj kaj tiuj kun neniu partianeco kaj la publiko, ĉeestis la kunveno.

De oktobro de 1934 ĝis oktobro de 1936, la soldatoj de la Ĉina Laborista kaj Kamparana Ruĝa Armeo forlasis siajn bazojn kaj tramarŝis furiozajn riverojn, malvarmegajn montojn kaj aridajn herbejojn por rompi la sieĝon de la trupoj de Kuomintango kaj batali kontraŭ la japanaj agresantoj. Iuj el ili marŝis 12 500 kilometrojn.

Xi diris, ke kun forta volo, oficiroj kaj soldatoj de la Ruĝa Armeo estis puŝitaj al la ekstremoj de fizikaj limoj, kaj tiu drama epizodo en la monda milita historio estas glora homa miraklo.

Xi nomis la Longan Marŝadon ankaŭ impona monumento en la historio de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio. Li diris, ke la Longa Marŝado estis rimarkinda turnopunkto - de malsukceso al venko - por la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina revolucia afero, post kiu la Komunista Partio de Ĉinio komencis la lukton por la nacia sendependeco kaj popola liberiĝo. Xi aklamis la Longan Marŝadon kiel grandan ekspedicion por serĉado de idealo, kredo kaj vero kaj malfermo de nova vojo. Ĝia venko signifas la venkon de la idealo kaj kredo de la ĉinaj komunistoj kaj de la orientiĝo kaj vojo. Li aldonis, ke trairante la Longan Marŝadon, la Komunista Partio de Ĉinio rimarkis, ke nur kombinante la fundamentajn principojn de marksismo-leninismo kun la realaj kondiĉoj de la ĉina revolucio, ĝi povas sendepende solvi gravajn problemojn en la revolucio kaj konduki la evolucian aferon al venko.

La prezidanto postulis sekvi la spiriton de la Longa Marŝado kaj iri antaŭen sur nova Longa Marŝado. Li diris, "Ne gravas, al kiu etapo nia entrepreno disvolviĝis kaj kiajn atingojn ni akiris, ni devas sekvi la spiriton de la Longa Marŝado kaj iri antaŭen en nova Longa Marŝado. Ĉiu generacio havas sian propran 'longan marŝadon' kaj ili devas procedi siamaniere. Hodiaŭ, nia 'longa marŝado' estas por atingi la du centjarajn celojn kaj realigi la ĉinan revon de nacia rejuniĝo."

La lando starigis du celojn, nome finkonstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj, kiam la Komunista Partio de Ĉinio festos sian centjaran jubileon en 2021, kaj turni la nacion en modernan socialisman landon prosperan, potencan, demokratian, kulture altnivelan kaj harmonian, kiam la Ĉina Popola Respubliko celebros sian centjariĝon en 2049.

Prezidanto Xi diris, ke por sekvi la spiriton de la Longa Marŝado kaj antaŭeniri en nova longa marŝado, homoj devas firmigi sian fidon al la vojo, teorio, sistemo kaj kulturo de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Li akcentis, "Kiam ni emfazas fidon al la vojo, teorio, sistemo kaj kulturo de socialismo kun ĉinaj trajtoj, ni neniel devas ripozi sur niaj laŭroj kaj ĉesi progresi. Ni devas senĉese malkovri, inventi, krei kaj marŝi antaŭen plu kaj konservi socialismon kun ĉinaj trajtoj ĉiam vigla."

La plej grava mesaĝo el la Longa Marŝado estas, ke Ĉinio devas kombini la fundamentajn principojn de marksismo kun la realaj kondiĉoj de Ĉinio, kaj marŝi laŭ la vojo de revolucio, konstruado kaj reformo, kiu estas taŭga por ĉinaj kondiĉoj.

En sia parolado, Xi ankaŭ emfazis fortigon de la gvidado de la partio kaj striktan regadon de la partio por sukcesigi la nunan longan marŝadon. Xi diris, ke ĉiuj partianoj devas subteni kaj defendi la gvidadon de la partio kaj konscie apogi la starpunkton de la partio kaj la popolo. Li vokis al ĉiuj membroj de la partio klopodi por plenumi la respondecojn kaj taskojn aranĝitajn de la partio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin