Fokusoj de la Semajno (Nov. 25)

(GMT+08:00) 2016-11-25 11:30:47     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe urĝis membrojn de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro sin dediĉi plu al akcelo de ekonomia tutmondiĝo per fortaj rimedoj malgraŭ pliiĝantaj malsukcesoj tra la mondo.

Parolante en la 24a Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en la perua ĉefurbo Limo, Xi substrekis la rolon de APEK kiel pioniro kaj gvidanto de ekonomia kunlaboro en la azi-pacifika regiono kaj eĉ en la tuta mondo, kaj vokis al membroj de la organizo utiligi la azi-pacifikan rolon kiel motoron de kresko kaj labori por noviga, dinamika, interligita kaj inkluziva monda ekonomio.

Xi diris, ke la monda ekonomio ankoraŭ troviĝas en profunda alĝustigo, kun malforta revigliĝo kaj pli diferenca kresko, kaj ekonomia tutmondiĝo suferis malsukcesojn, kion pruvis malvigla internacia komerco kaj investo kaj leviĝo de protektismo.

Citante la planon por forta, daŭrigebla, ekvilibra kaj inkluziva kresko de la monda ekonomio, konkluditan de la septembra Pintkunveno de G20 en Hangzhou, la ĉina prezidanto diris, ke ĝi enkorpigas la spiriton de partnereco por komuna traktado de defioj kaj la promeson pri komuna disvolviĝo.

Xi vokis membrojn de APEK sin dediĉi plu al akcelo de ekonomia tutmondiĝo, plialtigi malfermitecon de la azi-pacifika ekonomio, rompi botelkolojn en regiona interligo kaj malfermi novajn vojojn en reformo kaj novigo.

Li rememoris, ke Ĉinio prioritatigis malfermon al Azi-Pacifiko dum la pasintaj 25 jaroj de post sia membriĝo al APEK, kaj promesis labori kun aliaj partioj por altigi malfermitecon, realigi regionan ekonomian integriĝon kaj interligon, antaŭenigi reformon kaj novigon kaj aldoni brilan ĉapitron al azi-pacifika kunlaboro.

Marde en Santiago Ĉinio kaj Ĉilio konsentis komenci intertraktadon pri renovigo de sia liberkomerca interkonsento.

La anonco estis farita dum la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al la latin-amerika lando. Laŭ komuna deklaro publikigita post renkontiĝo de Xi kun lia ĉilia paralelulo Michelle Bachelet, la du ŝtatestroj alte taksis la rezultojn atingitajn dum la lastaj dek jaroj post validiĝo de la duflanka liberkomerca interkonsento.

La du landoj subskribis la liberkomercan interkonsenton en 2005. La kvanto de duflanka komerco kvaroble kreskis de post validiĝo de la liberkomerca interkonsento en 2006. Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Ĉilio, la plej granda celloko de ĝia eksporto kaj la plej granda aĉetanto de ĝiaj kupraj produktoj.

Ĉilio estas la dua plej granda fonto de vina importo de Ĉinio. La eksporto de enboteligita vino al Ĉinio kreskis je 46% en la lasta jaro. Ĉinio fariĝis grava merkato de ĉiliaj ĉerizoj, bluberoj, pomoj, vinberoj kaj diversaj maraj manĝaĵoj kiel ekzemple salmo. Ankaŭ ĉinaj produktoj kun bona kvalito kaj konkurencivaj prezoj estas ŝatataj de ĉiliaj konsumantoj. Aŭtoj faritaj en Ĉinio okupas konsiderindan porcion de la ĉilia merkato.

Elektita usona prezidento Donald Trump anoncis lunde, ke li retiros Usonon el la Trans-Pacifika Partnereco en sia unua tago sur la posteno de prezidento.

Trump diris, "Mi publikigos avizon pri intenco de retiro el la Trans-Pacifika Partnereco, potenciala katastrofo por nia lando." Li faris la rimarkojn en mallonga videaĵo, en kiu li skizis siajn politikajn planojn por la unuaj 100 tagoj post la enoficiĝo. Li aldonis, "Anstataŭe, ni intertraktos pri justaj duflankaj komercaj interkonsentoj, kiuj alportas laborpostenojn kaj industrion sur usonajn marbordojn."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin