Fokusoj de la Semajno (Dec. 02)

(GMT+08:00) 2016-12-02 09:03:15     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis la kuban ambasadorejon en Pekino marde matene por funebri pri la forpaso de kuba revolucia gvidanto Fidel Castro.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke kamarado Fidel Castro, fondinto de la Komunista Partio de Kubo kaj la kuba socialisma afero, estis granda gvidanto de la kuba popolo. Xi diris, ke li estas granda figuro de la epoko, kaj liaj senmortaj historiaj kontribuoj al la monda socialisma disvolvado kaj lia subteno al la afero de justeco por ĉiuj landoj estos ĉiam memoritaj. Xi diris, ke li iris al la ambasadorejo por montri, ke la partio, registaro kaj popolo de Ĉinio staras kune kun la partio, registaro kaj popolo de Kubo en tiu speciala momento. Li kredas, ke sub la forta gvidado de kamarado Raúl Castro, la partio, registaro kaj popolo de Kubo daŭrigos la volon de kamarado Fidel Castro, turnos malĝojon en forton kaj akiros novajn atingojn en nacia konstruado kaj socialisma disvolvado.

Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio volas labori pli strikte kun la kubaj kamaradoj por antaŭenigi la amikajn rilatojn inter la du partioj kaj inter la du nacioj kaj plenumi la volon de Fidel Castro.

Kolombia prezidento Juan Manuel Santos marde lamentis pri la aviadila akcidento en nordokcidenta Kolombio, kiu mortigis 71 homojn. Santos diris en la socia retejo Twitter, "La tragedio malĝojigas nin. Ni lamentas pri la akcidento de la aviadilo portanta membrojn de la teamo Chapecoense. Ni estas solidaraj kun la familioj de la viktimoj kaj kun Brazilo."

La ĉartita aviadilo portanta la brazilan futbalteamon Chapecoense flugis al la futbala finalo de la Sudamerika Pokalo en Medellin, Kolombio. La kolombia aviada aŭtoritato diris, ke la aviadilo kun 69 pasaĝeroj kaj ok-membra skipo malaperis el la regado de radaro ĵus antaŭ la 10a horo lunde nokte je nur kelkaj kilometroj for de la flughaveno de la celloko. Komence estis raporto pri 75 mortintoj, sed poste la nombro estis reviziita al 71.

Santos ankaŭ konfirmis raportojn, ke ses homoj postvivis la kraŝon, inkluzive de tri futbalistoj, du deĵorantoj kaj sporta raportisto. Almenaŭ 20 ĵurnalistoj vojaĝantaj kun la teamo estis mortigitaj.

La Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj (Unesko) enskribis "La Dudek Kvar Sunperiodojn" de Ĉinio en la Reprezentan Liston de la Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro.

La decido por la ĉina heredaĵo, scio pri tempo kaj praktiko evoluigita per observado de la jara movado de la suno, estis farita merkrede dum la 11a sesio de la Interregistara Komitato de Unesko por la Protekto de la Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj en la etiopa ĉefurbo Adis-Abebo.

Dum la kunveno, la reprezentantoj de 24 ŝtataj partioj de la Konvencio de Unesko por la Protekto de la Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj, ekzamenas 37 peticiojn pri aliĝo al la Reprezenta Listo.

Parolante post la decido, kiu adoptis la aliĝon de la ĉina nemateria heredaĵo, Zhang Ling, oficialulo de la ĉina delegacio, diris, ke la 24 sunperiodoj klare enkorpigas la konceptojn de respekto al la naturo kaj harmonio inter la homaro kaj la naturo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin