Fokusoj de la Semajno (Dec. 16)

(GMT+08:00) 2016-12-16 11:53:57     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al sia turka paralelulo Tayyip Erdogan marde pro la letalaj bombatakoj, kiuj okazis en la 10a de decembro en Istanbulo.

En la mesaĝo Xi esprimis sian sinceran simpation al la turka prezidento, la familioj de la viktimoj kaj la vunditoj de la eksplodoj.

La ĉina prezidanto emfazis, ke Ĉinio forte kondamnas la teroristan atakon kaj rezolute oponas ĉian terorismon. Ĉinio volas kunlabori kun Turkio kaj la internacia komunumo por kune trakti la terorismajn minacojn.

La saman tagon, ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencan mesaĝon al sia turka kolego Binali Yildirim pro la terorista atako. Li esprimis sian sinceran simpation al familianoj de la viktimoj kaj al la vunditoj.

La du bombatakoj, kiuj trafis Istanbulon sabate nokte, mortigis 38 homojn kaj vundis multajn aliajn.

La Sekureca Konsilio de la UN merkrede unuanime adoptis rezolucion per aplaŭdo por esprimi saluton kaj dankon al la eksiĝonta ĝenerala sekretario Ban Ki-moon.

En la rezolucio la Sekureca Konsilio aprecas la senlacajn klopodojn, faritajn de Ban por trovi justajn kaj longedaŭrajn solvojn al disputoj kaj konfliktoj en diversaj partoj de la mondo kaj laŭdas la reformojn rekomenditajn de li kaj liajn proponojn pri reĝustigo kaj plifortigo de la rolo kaj funkciado de la UN.

Ban diris en la kunveno, ke restas tre herkula la tasko de la Sekureca Konsilio en konservado de paco kaj sekureco. Li diris, ke en la pasintaj dek jaroj de post lia enoficiĝo, la Sekureca Konsilio rajtigis establi pli ol dek packonservajn kaj politikajn misiojn kaj traktis kompleksan situacion per noviga pensirado. Li alvokis, ke la Sekureca Konsilio intensigu siajn klopodojn en malebligo de konfliktoj kaj unuiĝu por kune antaŭenŝupi solvadon de la demandoj de Sirio kaj Sud-Sudano.

La membroŝtatoj de la Eŭropa Unio marde konsentis reformi nunajn antidumpingajn kaj antisubvenciajn regulojn por reagi al la tiel nomata maljusta konkurenco.

Tiutage la EU voĉdone aprobis la lanĉon de pli severa komerca regularo per la subteno de plimulto post la tri-jara interkonsiliĝo. La EU rajtas trudi pli altajn punajn tarifojn al eksportistoj, se ĝi firme kredas, ke ili distordis la prezojn de krudaj materialoj. Krome, ĝi povas komenci antidumpingan enketon sen plendo de entreprenoj, kaj la enketo daŭros pli mallonge.

Laŭ komunikaĵo publikigita en la retejo de la Eŭropa Konsilio, Peter Ziga, ministro pri ekonomio el Slovakio, deĵoranta prezidanto-lando de la EU, diris en deklaro, ke evidente ŝanĝiĝis cirkonstancoj de la monda merkato, tial la EU devas protekti siajn interesojn, precipe en la antidumpinga kampo.

Sed Britio kaj Svedio esprimis oponon, opiniante, ke la rimedo malutilos al la aŭtofabrika industrio kaj kondukos al la danĝera vojo de komerca protektismo.

La EU anoncis tiun ĉi rimedon post kiam Ĉinio komencis ĉe la Monda Organizo pri Komerco proceson kontraŭ Usono kaj la EU pri la rimedo de surogat-lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin