Fokusoj de la Semajno (Dec.23)

(GMT+08:00) 2016-12-23 14:29:24     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede, ke reguligi la merkaton de lueblaj loĝejoj kaj bridi bienaĵajn bobelojn estas du gravaj projektoj, kiuj kontentigas la loĝejan postuladon de ĉinoj.

Xi diris en kunveno de la Centra Gvidgrupo pri Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, ke la loĝeja karakterizaĵo de domoj devas esti precize konsiderata. Li diris, ke Ĉinio devas formi loĝigan mekanismon, kiu plenumas ambaŭ celojn de aĉeto kaj luo kaj kontentigas loĝejan postuladon de la nova urba populacio.

Laŭ deklaro publikigita post la kunveno, la ĉeestantoj de la kunveno ekzamenis gravajn projektojn skizitajn en la 13a Kvin-jara Plano kaj diskutis pri elstaraj demandoj de publika zorgo.

Xi, kiu estras la gvidgrupon, akcentis, ke la merkato ludos la gvidan rolon en kontentigo de multtavola postulado, dum la registaro zorgos pri la baza loĝeja postulado. Li aldonis, ke Ĉinio prenos diversajn manierojn por reguligi la bienaĵan merkaton, adoptante financan, fiskan, impostan, teran kaj reguligan rimedojn por starigi longperiodan mekanismon kaj liveri loĝejojn al ĉiuj homoj.

Ĉinio publikigis gvidlinion pri strategiaj emerĝantaj sektoroj en la periodo de la 13a Kvin-jara Plano, kun anticipita produktkvanto okupanta 15% de la malneta enlanda produkto en 2020.

Ĉinio deziras, ke la produktkvanto de ĉiu el la kvin novaj kolonaj industrioj atingu 10 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 1,44 duilionoj da usonaj dolaroj): informadiko, bioindustrio, verda kaj malaltkarbona industrio, pintklasa fabrikado, cifereca kaj kreema industrio.

Laŭ dokumento publikigita de la Ŝtata Konsilio lunde, Ĉinio planas disvolvi plurajn novajn kreskajn polusojn surbaze de industria integriĝo kaj krei pli ol milionon da novaj laborpostenoj ĉiujare antaŭ 2020.

La dokumento klarigas la oportunojn alportitajn de nova tekniko kaj substrekas strategiajn emerĝantajn industriojn. Ĝi diras, ke Ĉinio devas establi modernan industrian sistemon kaj nutri tendencon de nova kresko. La registaro liveros politikan apogon en plibonigo de administro, intelekta proprieto kaj financado. Ĝi ankaŭ helpos establi sistemon de industria novigo kaj pliigos klopodojn por kulturi kaj instigi talentulojn.

Ĉinio kaj Norvegio atingis konsenton pri normaligo de rilatoj, laŭ renkontiĝo inter ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj norvega ministro pri eksterlandaj aferoj Borge Brende lunde en Pekino.

Li diris, ke la dulandaj ministroj pri eksterlandaj aferoj havis sinceran kaj profundan intertraktadon kaj venis en akordon pri la normaligo de duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun Norvegio por malfermi novan ĉapitron de duflankaj rilatoj kaj akceli kontinuan, sanan kaj stabilan kreskon de rilatoj.

En 2010, la Norvega Nobel-Komitato aljuĝis Nobelpremion pri Paco al Liu Xiaobo, kiu estis kondamnita al mallibereco pro malobeo de ĉinaj leĝoj. Tiu ago estis publika interveno en la internajn aferojn de Ĉinio kaj krude atencis juĝan suverenecon de Ĉinio. De tiam la rilatoj inter Ĉinio kaj Norvegio malboniĝis kaj duflanka kunlaboro en diversaj kampoj estis grave influita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin