En Yanjiao en la provinco Hebei estas domluigantino, bonkora damao (ne tro aĝanta sinjorino karese nomata en Ĉinio). Dum kvin jaroj ŝi ne plialtigis la luprezon de la domoj; krom tio, ŝi eĉ helpis la luantojn, kiuj venis ĉi tien por sia lukra okupo, konkure aĉeti trajnbiletojn. Tial ŝi estas dirata de la ĉirkaŭaj homoj kiel "bonkora domluigantino en Ĉinio".
Estas ludomoj, kiuj troviĝas en malgranda korto en Yanjiao. En la domoj loĝas kamparanoj-laboristoj el la provincoj Henan, Anhui kaj Sichuan. Tage ili iras labori en Pekino, kaj vespere revenas ripozi en Yanjiao, do tre lacaj, tre mizeraj. Nu, baldaŭ venos la Printempa Festo, sed ĉagrenas ilin eta trajnbileto, ĉar ili ne scipovas aĉeti ĝin en reto.
Informiĝinte pri tio, la fervora damao decidis helpi tiel, ke ili povos aĉeti bileton kaj ĝusttempe renkontiĝi kun siaj familianoj en rondo. La damao jam aĝas sesdek-plus jarojn. Kvankam iom maljuna, tamen ŝi neniam dispartigas sin de novaj teknologiaĵoj: en ŝia mano teniĝas saĝtelefono ĉiuminute; ŝi babilas kun sia filo kaj nepo en video, ŝi mesaĝas inter retaj amikoj en kompanio, ŝi rapidas ekkapti ruĝan bitkoverton kun mono; kaj laŭdire, ŝi eĉ fulmrapide predis ne malmultajn varojn ege malkarajn per saĝtelefono en la 11a de novembro.
Por helpi kamparanoj-laboristojn aĉeti biletojn la damao tuttage fiksas la rigardon al televido, traserĉas enrete taktikon pri aĉeto de bileto, kompilas broŝuron pri biletaĉeto. Ŝi eĉ persone konkure aĉetas biletojn por tiuj luantoj. En la broŝuro aranĝita de ŝi mem oni trovas tre precizajn detalojn: dato, en kiu komenciĝos ekaĉeto de biletoj; tiu ruzaĵo – por esti sukcese, oni fojfoje aĉetas bileton de trajno, kiu efektive iros al alia trajnstacio, kie proksimas nur al la celloko (ĉar tiun lokon tro da homoj deziras viziti, tial oni devas iom intenci ĉirkaŭiri), kiun aĉetanto de bileto vere volas; kaj aliaj aferoj, pri kiuj oni devas atenti dum la konkura aĉeto de biletoj.
La damao eĉ persone helpas konkure aĉeti biletojn por tiuj domluantoj, kiuj ne havas retbankon kaj saĝtelefonon. Jam pli frue ol la oka la damao elprenis la notlibron, en kiu skribiĝas iliaj identkartaj numeroj kaj aliaj necesaj informoj por aĉeti biletojn, kaj majstre rapidis ekaĉeti biletojn. La "bela renomo" de tiu ĉi damao disvastiĝas pli kaj pli vaste, ĉirkaŭe; krom tiuj luantoj, eĉ ankaŭ el ĉirkaŭaj lokoj multaj kamparanoj-laboristoj venas por peti de la damao, ke ŝi aĉetu trajnbiletojn. Laŭdire, la damao jam – de tiam, kiam ĉi-jare la konkura aĉeto komenciĝis – aĉetis biletojn por pli ol tridek kamparanoj-laboristoj.
La kara parulo de la damao frue forpasis, kaj ŝia filo kaj nepo jam antaŭ kelkaj jaroj elmigris alilanden. La vivo de la damao estas simpla: ŝi promenas kun hundo, mesaĝas inter amikoj en reta rondo, pasumas en parko, kaj simile. Pri la rapida aĉeto de biletoj la damao sincere diris: "La kamparanoj-laboristoj lukras aliloke – tio estas tre malfacila. Por lukri, ŝpari mono, ili ellitiĝas tagiĝe kaj enlitiĝas noktiĝe. Iliaj infanoj en la hejmloko aspiras pri ilia rehejmiĝo. Nenio estas pli grava ol la rekuniĝo de la tutaj familianoj. Mi faras mian eblon, mi helpas, kiom mi povas."
Unu el multaj retanoj entuziasme komentis: Tiu damao estas pura fluo en la rondo de domluigantoj; ŝi meritas la titolon: bonkora domluigantino en Ĉinio."