Fokusoj de la Semajno (Jan. 06)

(GMT+08:00) 2017-01-06 09:09:14     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin interŝanĝis gratulajn mesaĝojn pri la nova jaro en la 31a de decembro.

En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo Xi esprimis sincerajn salutojn kaj bondezirojn al prezidento Putin kaj la rusa popolo.

La du landoj festis la 15an datrevenon de la Ĉina-Rusa Traktato de Bonnajbareco kaj Amika Kunlaboro kaj la 20an datrevenon de la ĉina-rusa strategia partnereco de kunordigo en 2016.

Xi diris, ke prenante la datrevenojn kiel okazojn, Ĉinio kaj Rusio daŭrigis la koncepton de amikeco inter la du popoloj de generacio al generacio, plifortigis komunikadon kaj kunlaboron en diversaj kampoj kaj kunordigon en internaciaj aferoj, kaj tiel kondukis la disvolvadon de duflankaj rilatoj kun novaj fruktodonaj rezultoj. Xi rimarkigis, ke la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo fariĝis grava forto en antaŭenigo de paco, disvolvado kaj stabileco en la regiono kaj la mondo. Li aldonis, ke en la nova jaro Ĉinio laboros kun Rusio por fortigi strategian kunordigon en internaciaj aferoj kaj subteni la stabilan, daŭran kaj altnivelan disvolvadon de la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo kaj alporti profitojn al la du popoloj. Putin gratulis prezidanton Xi pro la nova jaro kaj la PPrintempa Festo en sia mesaĝo, kaj deziris al la ĉina popolo feliĉon kaj sanon. Li diris, ke en 2016, Rusio kaj Ĉinio efektivigis efikan kunlaboron kiel antaŭe. La du flankoj sukcese efektivigis la trian programon sub la Ĉina-Rusa Traktato de Bonnajbareco kaj Amika Kunlaboro kaj efike akcelis solvadon de gravaj tutmondaj kaj regionaj problemoj per kunordigo kaj kunlaboro. Putin aldonis, ke li kredas, ke en la nova jaro, pli floros la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo, kaj tio profitigos la du popolojn kaj kontribuos al plifortigo de internaciaj sekureco kaj stabileco.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres marde diris al stabo de la UN, ke la UN bezonas ilian kolektivan partoprenon por fari ŝanĝojn kaj atingi la celojn de la organizo pri paco, sekureco kaj disvolviĝo.

Guterres transprenis regon de la UN en la novjara tago. En sia parolado en la sidejo de la UN, li instigis sian stabon esti fiera pri la organizo kaj agnoski ĝiajn atingojn, kvankam estas dubo pri la rolo, kiun ludas la UN en mondaj aferoj. Li diris, ke pro la laboro de la UN, multaj homoj estis savitaj, multaj suferis pli malmulte, kaj multaj vidis siajn vivkondiĉojn plibonigitajn per internacia kunlaboro en diversaj partoj de la mondo.

Guterres ankaŭ petis la stabon konfesi la mankojn de la UN, ke ĝi ne povis sukcese malhelpi kaj solvi konfliktojn en iuj partoj de la mondo. Li instigis ilin kolektive partopreni en reformo de la sistemo de la UN por forigi burokratismon, faciligi dialogojn kaj diskutojn, kaj labori por paco, sekureco, daŭripova disvolvado kaj homaj rajtoj por ĉiuj homoj tra la mondo.

Antaŭ ol doni la paroladon, Guterres metis florkronon en la sidejo de la UN por honori stabanojn falintajn sur siaj postenoj.

Speciala sendito de la ĉina registaro pri la siria demando komencos vojaĝon al Ĝenevo, la Eŭropa Unio, Turkio kaj Rusio por akceli politikan solvadon de la siria krizo.

roparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris merkrede en gazetara konferenco, ke la vizito de Xie Xiaoyan celas fortigi komunikadon kun koncernataj partioj, subteni tutmondajn klopodojn por akcelo de paco kaj antaŭenigo de politika solvado en frua dato. Geng diris, ke Ĉinio kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN ludis pozitivan kaj konstrueman rolon en solvado de la siria krizo. Lastatempe la siria registaro kaj ĉefaj opoziciaj grupoj atingis interkonsenton pri tutlanda batalhalto por komenci pacan intertraktadon, kio alportis novan oportunon por politika solvado de la siria demando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin