Sukcese finiĝis la kolektado de konkursaĵoj por la dua konkurso "Teo kaj Amo", estas tre bona rezulto: 75 filmetoj el 26 landoj – Argentino, Brazilo, Ĉeĥio, Ĉinio, Ĉilio, Francio, Germanio, Italio, Indonezio, Kazaĥastano, Kolombio, Kubo, Litovio, Nepalo, Pollando, Rusio, Turkio, Svedio, Svislando, Sud-Koreio, Slovakio, Ukrainio, Usono, Uzbekstano, Venezuelo kaj Vjetnamio. Dume pri la konkurso raportis amaskomunikiloj en Malajzio, Litovio, Ĉeĥio kaj Ĉinio. Ankaŭ pli ol dukdek landaj, regionaj, urbaj kaj aliaj E-organizaĵoj multe helpis kaj subtenis la konkurson.
Februare videblos la filmetoj ĉe http://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/
Freŝaj informoj kaj progresoj de la konkurso videblas ĉe
https://www.facebook.com/groups/817633741655742/?fref=ts
https://vk.com/teo_kaj_amo