Fokusoj de la Semajno (Jan. 20)

(GMT+08:00) 2017-01-20 09:21:56     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde alvokis kune klopodi por mapi la kurson de ekonomia tutmondiĝo kaj forĝi novajn modelojn de tutmonda kresko, kunlaboro, administrado kaj disvolvado.

Xi faris la rimarkojn dum parolado en la malferma ceremonio de la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo 2017. Li estas la unua ĉina ŝtatestro ĉeestanta la Davos-forumon en Svisio.

En sia ĉeftona parolado, Xi emfazis la gravecon de adaptiĝo al kaj gvidado de ekonomia tutmondiĝo kaj livero de ĝiaj profitoj al ĉiuj. Xi diris, ke kulpigi ekonomian tutmondiĝon pri mondaj problemoj ne konformas al realeco nek helpas solvi la problemojn. Li substrekis la bezonon aktive agi kaj konvene administri ekonomian tutmondiĝon, por liberigi ĝian pozitivan efikon kaj reekvilibrigi ĝian procezon.

Xi alvokis ĉiujn landojn sekvi la ĝeneralan tendencon, procedi laŭ siaj respektivaj naciaj kondiĉoj kaj ekiri sur ĝustan vojon de integriĝo al ekonomia tutmondiĝo per ĝusta paŝo. Li emfazis la bezonon atingi ekvilibron inter efikeco kaj egaleco por certigi, ke malsamaj landoj, malsamaj sociaj tavoloj kaj diversaj grupoj de personoj dividu la profitojn de ekonomia tutmondiĝo. Li diris, ke Ĉinio tenos sian pordon larĝe malfermita kaj esperas, ke ankaŭ aliaj landoj malfermos sian pordon al ĉinaj investantoj kaj konservos justan konkurencon por ili.

Pri la progreso de la iniciato de la Zono kaj Vojo, Xi diris al la ĉeestantoj, ke la ĉina rondo de amikoj laŭ la Zono kaj Vojo grandiĝas, kaj ĉinaj investoj en la landoj laŭ la itineroj superis 50 miliardojn da dolaroj en la pasintaj tri jaroj. La ĉina prezidanto anoncis, ke Ĉinio planas okazigi forumon de la Zono kaj Vojo pri internacia kunlaboro en Pekino en majo, utiligante la kolektivan saĝon por interligita disvolvado.

Ĉina delegito al la Unuiĝintaj Nacioj marde vokis al la israelanoj kaj la palestinanoj efektivigi lastatempan rezolucion de la Sekureca Konsilio pri israelaj setlejoj kaj rekomenci pacan intertraktadon kiel eble plej baldaŭ.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris en kunveno de la Sekureca Konsilio, ke la palestina demando estas la kerno de la mezorienta demando, kaj ĝi estas fundamenta demando de la regiono. Li aldonis, ke protekti la leĝajn naciajn interesojn kaj rajtojn de la palestina popolo estas la komuna respondeco de la internacia komunumo.

Liu rimarkigis, ke la konflikto inter la du flankoj fariĝis pli intensa lastatempe, kaj paca intertraktado stagnas. Li urĝis la internacian komunumon preni konkretajn agojn por refajrigi esperon pri la du-ŝtata solvo. Li diris, ke ambaŭ flankoj devas preni la efektivigon de la rezolucio 2334 de la Sekureca Konsilio kiel bonan okazon por rekomenci la pacan intertraktadon kiel eble plej frue.

La kirgiza Ministerio de Urĝa Situacio diris, ke kargoaviadilo posedata de iu turka aviadkompanio kraŝis proksime al la internacia flughaveno Manas de Kirgizio lunde, kaj almenaŭ 32 homoj pereis. La ministerio diris, ke la aviadilo Boeing 747 kraŝis en la vilaĝo Dacha-Suu de la kirgiza ŝtato Chui, je 1,5 ĝis 2 kilometroj for de la kurejo de la internacia flughaveno Manas.

La aviadilo kraŝis en loĝkvartalo je proksimume la 7a horo kaj 30 minutoj matene laŭ loka tempo. La flugo vojaĝis de Honkongo ĝis Istanbulo tra la kirgiza ĉefurbo Biŝkeko.

Kirgiza prezidento Almazbek Atambayev deklaris, ke la 17a de januaro estas la tago de funebro en la lando. La kirgiza ŝtatestro esprimis kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj ordonis doni financan helpon al la familioj kaj la vunditoj. Kirgiza ĉefministro Sooronbai Zheenbekov ordonis formi registaran komisionon por enketi pri la kaŭzo de la akcidento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin