"Mordi printempon" por bonvenigi Printempo-komencon

(GMT+08:00) 2017-02-03 16:22:18     Redaktoro:Shanshan

 Printempo-komenco, la unua de la 24 sunperiodoj, venas en la 3-a, 4-a aŭ 5-a de februaro. La periodo de Printempo-komenco ĝis Somero-komenco en la 5-a, 6-a aŭ 7-a de majo, estas rigardata printempo. Ĉi-jare la 3-a de februaro estas la sunperiodo Printempo-komenco. Tiu-tage oni havas la kutimon manĝi rafanojn kaj printempajn patkukojn por "mordi printempon" kun la implicita signifo bonvenigi novjaron kaj ĝui bonaŭguron.

【Materialoj】:faruno

terpomo

karoto

ĉina brasiko

sekaj vermiĉeloj

salo

maraĵa sojo

1. Enmetu sekajn vermiĉelojn en varman akvon kaj trempu ilin por 8 minutojn. Elprenu ilin post moliĝo. Pecigu ĉiujn legomojn kaj la molajn vermiĉelojn. Enmetu pecetojn de la legomoj en poton kiam la kuiroleo varmiĝas, kaj aldonu salon kaj sojon. Kirlu la legomojn ĝis la miksaĵoj estos sufiĉe kuiritaj.

2. Miksu akvon kaj farunon en la proporcio de 1:2. Kiam la oleo varmiĝas, enmetu la miksaĵon. Fritu ĝin per milda fajro ĝis flaviĝas ambaŭ flankoj de la platkuko.

3. Rulu la patkukon kun kuiritaj legomoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin