Fokusoj de la Semajno (Feb. 10)

(GMT+08:00) 2017-02-10 14:20:16     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio vastigos malfermon al la mondo kaj liveros pli da investaj ŝancoj al fremdlandaj kompanioj.

Proparolanto Lu Kang faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco. Li diris, ke Ĉinio kreos pli favoran kaj ordan investan medion kaj bonigos la kampon de justa konkurenco por eksterlandaj investoj.

Cecilia Malmstrom, komerca komisionano de la Eŭropa Unio, diris lunde, ke ŝi konsentis kun la rimarkoj faritaj de ĉina prezidanto Xi Jinping en la Monda Ekonomia Forumo en Davos en la lasta monato, ke neniu estos gajnanto en komerca milito. Tamen, ŝi diris ankaŭ, ke la granda defio de Ĉinio ĉi-jare estos harmoniigi la retoraĵon kun reformo.

Lu diris, ke post preskaŭ 40 jaroj de reformado kaj malfermo, Ĉinio fariĝis ĉefa motoro de kresko de la monda ekonomio, kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj la EU estis fruktodona. Ĉinio ĉiam subtenas faciligon de komerco kaj investo kaj oponas ĉian protektismon. Li esperis, ke la EU rigardos la malfermon de Ĉinio per historia kaj longperioda vidpunkto. Li aldonis, ke Ĉinio klopodos kune kun la EU por defendi la malferman kaj liberan multflankan komercan sistemon.

Ĉinio lunde postulis traktadon kun Usono pri ĝiaj lastatempaj sankcioj kontraŭ Irano, kiuj tuŝas ĉinajn kompaniojn kaj individuojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco.

Usono vendrede anoncis sankciojn kontraŭ pluraj entoj kaj individuoj, inkluzive de du ĉinaj kompanioj kaj tri individuoj, kiuj partoprenis en la irana programo de balista misilo kaj liveris subtenon al la irana armeo.

La proparolanto diris, ke Ĉinio ĉiam oponas ajnajn unuflankajn sankciojn, precipe kiam ili damaĝas la interesojn de tria partio. Li aldonis, ke tiaj sankcioj ne helpas akceli reciprokan konfidon kaj solvi mondajn problemojn.

Jordanio kaj Egiptio marde publikigis deklaron, kondamnante la leĝprojekton pri legalizo de judaj setlejoj en Cisjordanio, kiun adoptis la israela parlamento

Jordania ministro pri gazetaro kaj registara proparolanto Mohammad al-Momani diris en la deklaro, ke la ago de Israelo estas atenco kontraŭ internacia leĝo kaj rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio de la UN. Tiu provoka ago detruos ĉian pacan esperon alportitan de la du-ŝtata solvo, vekos indignon de la islama mondo kaj provokos pli da perfortoj kaj ekstremismo.

Ahmed Abu Zaid, proparolanto de la egipta Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, kondamnis la agon de Israelo, dirante, ke ĝi damaĝos la du-ŝtatan solvon, obstrukcos la procezon de paco inter Palestino kaj Israelo kaj malhelpos klopodojn de la internacia komunumo por rekomenco de la paca procezo kaj rekta dialogo inter Palestino kaj Israelo.

La israela parlamento lunde adoptis kontestatan leĝon por retroaktive legalizi judajn setlejojn konstruitajn sur privataj palestinaj terenoj, malgraŭ internaciaj kondamnoj kaj avertoj, ke la leĝo estas kontraŭkonstitucia.

Laŭ la nova leĝo, ĉirkaŭ 3 850 loĝejoj en dekoj da setlejoj konstruitaj kontraŭleĝe sur private posedataj palestinaj terenoj estos retroaktive legalizitaj. La setlejoj estis starigitaj de dekstremaj setlantoj sen permesilo el la israelaj aŭtoritatoj, sed la registaro ofte turnis blindan okulon al ilia konstruo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin