Fokusoj de la Semajno (Feb. 17)

(GMT+08:00) 2017-02-17 10:13:23     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinio planas ĵeti sian unuan kargokosmoŝipon en aprilo de la kuranta jaro.

La Ĉina Oficejo pri Kunhoma Spacvojaĝo diris, ke la kargokosmoŝipo Tianzhou-1, kiu foriris el Tianjin, norda Ĉinio en la 5a de februaro, atingis la kosmodromon Wenchang en la suda provinco Hainan lunde por muntado kaj testo.

Tianzhou-1 konsistanta el kargokajuto kaj propulsa kajuto, la unua kargokosmoŝipo sendepende farita de Ĉinio, havas ekflugan pezon de ĉirkaŭ 13 tunoj, ses tunoj da kiu estas utila ŝarĝo. Ĝi povas resti tri monatojn en la kosmo.

Ĝi kapablas kupliĝi kun la spaclaboratorio Tiangong-2 kaj reprovizi ĝin krom efektivigi eksperimentojn kaj provojn.

La Eŭropa Parlamento kunvenis merkrede por sia plena sesio en Strasburgo kaj voĉdone aprobis la Ampleksan Ekonomian kaj Komercan Interkonsenton inter la Eŭropa Unio kaj Kanado, kiu celas pliigi fluojn de komerco kaj investo inter la du partioj.

La vasta komerca interkonsento, aprobita per 408 pozitivaj voĉoj kontraŭ 254 negativaj, kun 33 sindetenoj, malŝlosos komercon inter la EU kaj Kanado per forigo de tarifoj sur plejparto da varoj kaj servoj kaj ankaŭ malfermo de la kanada merkato de publika aĉetado.

Raportanto de la Eŭropa Parlamento pri la Ampleksa Ekonomia kaj Komerca Interkonsento Artis Pabriks, kiu estis ankaŭ membro de la Eŭropa Parlamento el Latvio, diris post la voĉdono, ke per adopto de la interkonsento, ili preferas malfermon kaj kreskon kaj altajn normojn ol protektismon kaj stagnon.

Pabriks diris, "Kanado estas lando, kun kiu ni kunhavas komunajn valorojn, kaj aliancano, kiun ni povas fidi. Kune ni povas konstrui pontojn anstataŭ muron, por la prospero de niaj civitanoj. La interkonsento estos lumturo por venontaj komercaj interkonsentoj en la tuta mondo."

La palaco de afgana prezidento diris merkrede, ke afgana prezidento Mohammad Ashraf Ghani esprimas kondolencon kaj malĝojon pro la morto de ambasadoro de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj al Afganio.

La palaco diris en deklaro, ke prezidento de la Afgana Islama Respubliko Mohammad Ashraf Ghani estas profunde afliktita pro morto de Juma Mohammed Abdullah al-Kaabi, ambasadoro de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj al Afganio.

Merkrede matene, al-Kaabi mortis pro vundoj ricevitaj post terorista atako en la afgana suda provinco Kandaharo en la 10a de januaro.

Aliaj kvin diplomatoj kune kun ses afganaj oficialuloj estis mortigitaj kaj 17 homoj estis vunditaj post la atako, kiu okazis en gastejo de la provinca registaro en Kandaharo.

La ambasadoro kaj kelkaj diplomatoj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kiuj vizitis Kandaharon en la lasta monato por malfermi la almozdonan fondaĵon Al-Nahyan, estis celitaj en terorista atako, kaj la ambasadoro estis grave vundita.

La deklaro diris, ke prezidento Ghani ankaŭ esprimas siajn kondolencojn kaj simpatiojn al la familio de al-Kaabi kaj al la registaro de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin