Programo (Julio 13)
Novaĵoj (Februaro 21)Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 21a de februaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: la UN avertis pri malsatego en iuj regionoj en Sud-Sudano; Tunizio, Egiptio kaj Alĝerio reasertis oponon kontraŭ milita interveno en Libio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!
Lunde la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo, la Infana Fonduso kaj la Monda Nutraĵa Programo de la UN kune publikigis alarmon, esprimante, ke iuj regionoj de Sud-Sudano nun estas en malabundeco, preskaŭ 100 miloj da homoj vizaĝas al malsatego kaj miliono da homoj troviĝas ĉe malsatego. La UN alvokis liveri kontinuan kaj sufiĉan urĝan helpon por eviti pliajn perdojn el malsatego.
Laŭ raporto lunde publikigita de la menciitaj tri institucioj de UN, la sud-sudana registaro kaj aliaj humanitaraj organizoj, nun 4,9 milionoj da homoj de Sud-Sudano urĝe bezonas manĝaĵojn kaj agrikulturan kaj nutraĵan helpojn, kaj la nombro de tiuj homoj okupas pli ol 40% de la totala loĝantaro de la lando. La raporto diras, ke se oni ne prenos rimedojn por eviti eskaladiĝon de nutraĵa krizo, la nombro de loĝantoj minacataj de malsatego eble kalkuliĝos al 5,5 milionoj ĝis julio ĉi-jare.
La Sekureca Konsilio de la UN lunde kondamnis per plej fortaj vortoj teroristan atakon en bazaro en la somalia ĉefurbo Mogadiŝo.
Dimanĉe, aŭtobombo eksplodis en multe vizitata bazaro en Mogadiŝo, mortigante almenaŭ 30 homojn kaj vundante pli ol 40 aliajn.
En gazetara deklaro, la 15-landa konsilio alvokis ĉiujn landojn bati minacojn de teroristaj agoj al internaciaj paco kaj sekureco per ĉiuj rimedoj. La deklaro diris, ke la membroj de la Sekureca Konsilio ripetis sian persistemon subteni pacon, stabilecon kaj disvolviĝon en Somalio. Ĝi aldonis, ke la membroj substrekas, ke nek tiu nek alia terorista atako povas malfortigi la persistemon.
La atako okazis je pluraj tagoj, post kiam Somalio elektis sian novan prezidenton en la 18a de februaro. Ankoraŭ neniu grupo deklaris respondecon pri la atako.
Ministroj pri eksterlandaj aferoj el Tunizio, Egiptio kaj Alĝerio reasertis lunde en Tunizo, ke politika solvado estas la sola vojo por la libia demando, kaj ili oponas militan intervenon de fremdaj landoj.
La tri ministroj publikigis deklaron post kunveno, akcentante, ke la solvo al la libia demando estas tenata nur de libianoj.
La deklaro esprimis eksplicitan oponon kontraŭ milita interveno de fremdaj landoj kaj emfazis, ke ĉiuj partioj devas respekti la Libian Politikan Interkonsenton.
La deklaro aldonis, ke la ministroj decidis okazigi kunvenon de ŝtatestroj de la tri landoj en Alĝero en la proksima estonteco por diskuti pri solvo al la libia demando.
Singapura ĉefministro Lee Hsien Loong diris lunde en komuna gazetara konferenco kun vizitanta israela ĉefministro Benjamin Netanyahu, ke la du-ŝtata solvo estas la sola vojo al paco kaj sekureco de la popoloj de Israelo kaj Palestino.
Pli frue dum renkontiĝo kun Netanyahu, Lee ripetis la konsekvencan starpunkton de Singapuro pri la du-ŝtata solvo, ke lia lando subtenas la rajton de Israelo pri paca ekzistado ene de sekuraj landlimoj kaj la rajton de la palestina popolo pri fondo de palestina lando. Lee opiniis, ke la du partioj devas sin deteni kaj kompromisi por realigi longedaŭran pacon. Li aldonis, ke Singapuro esperas, ke Israelo kaj Palestino rekomencos rektan intertraktadon kaj serĉi justan, daŭripovan kaj ampleksan solvon al la longperioda konflikto.
Lunde en Malaga, suda urbo de Hispanio, hispana ĉefministro Mariano Rajoy intervidiĝis kun franca prezidento François Hollande. La komuna deklaro publikigita post la renkontiĝo diras, ke fortigi eŭropan integriĝon estas ŝlosilo por la estonteco de Eŭropo. La deklaro emfazas, ke ekonomia disvolvo, redukto de senlaboreco, bato kontraŭ terorismo kaj problemo pri rifuĝintoj estos ĉefaj taskoj alfrontataj de la EU. Tiutage Hispanio kaj Francio subskribis 10 dokumentojn pri energio, spacesplorado, edukado, sekureco, protekto de intelekta proprieto ktp.
Usona prezidento Donald Trump lunde nomumis generalleŭtenanton Herbert McMaster sia nova konsilisto pri nacia sekureco.
Trump diris en sia restadejo en Florido, ke McMaster havas grandan talenton kaj riĉan sperton kaj estas respektata de ĉiuj en la armeo, kaj ke estas honoro, ke lia teamo havas lin.
McMaster diris, ke li atendas antaŭenigi kaj protekti la interesojn de la usona popolo.
La nomumo estis farita je kelkaj tagoj, post kiam la antaŭa konsilisto pri nacia sekureco Michael Flynn rezignis la oficon pro tio, ke li trompis vicprezidenton Mike Pence pri sia telefona konversacio kun la rusa ambasadoro al Usono, en kiu li faris komentojn pri usonaj sankcioj kontraŭ Rusio.
McMaster, 54-jara, estas konsiderata kiel milita strategiisto inter la usonaj altranguloj.
La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Vitaly Churkin, konstanta reprezentanto de Rusio al la Unuiĝintaj Nacioj, subite mortis en Nov-Jorko tiutage.
Laŭ retejo de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Churkin mortis sur laborposteno, kaj la ministerio esprimas profundan kondolencon pro lia forpaso.
Churkin komencis sian diplomatan karieron en 1974. Li servis kiel la konstanta reprezentanto al la UN ekde 2006.
Lunde en juĝejo de Mugla, sudokcidenta Turkio, estis juĝitaj 47 suspektatoj pri murdo al turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan en la neplenumita ŝtatrenverso okazinta pasintjare.
Laŭ raporto de turkaj mediatoj, 37 soldatoj el tiuj 47 suspektatoj estis akuzitaj pro la komploto pri murdo de prezidento, renverso de konstitucia ordo kaj intenca hommortigo. La prokurorejo petis kondamni ilin al dumviva malliberigo por ses fojoj.
Laŭ raporto, Turkio jam arestis pli ol 40 mil suspektatojn dum la enketo pri la ŝtatrenverso kaj senigis preskaŭ 10 mil homojn je iliaj publikaj oficoj, kiuj plejparte laboris en militpolico, justico, sekreta servo, registaraj departementoj kaj lernejoj.
