Fokusoj de la Semajno (Feb. 24)

(GMT+08:00) 2017-02-24 11:34:02     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinio kaj Francio marde subskribis interkonsentojn de kunlaboro pri nuklea energio kaj scienco dum la vizito de franca ĉefministro Bernard Cazeneuve al Pekino.

Dum intertraktado kun Cazeneuve, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio volas labori kun Francio por profundigi kunlaboron en la tuta industria ĉeno de nuklea energio. Li esperis, ke la du flankoj certigos glatan efektivigon de la programo de la nuklea centralo Hinkley Point C kaj diskutos pri komuna disvolvado de tria-partia nukleenergia merkato.

Li proponis, ke la du flankoj esploru kunlaboron en civila aviado kaj spacialaj industrioj, profundigu kunlaboron en la traktado de klimatŝanĝiĝo, kaj akcelu la eko-urban projekton en Wuhan, ĉefurbo de la centra ĉina provinco Hubei. Li ankaŭ esperis, ke la du landoj esploros kunlaboron en la tuta industria ĉeno de agrikulturo, medicino kaj sano kaj en la traktado de la maljuniĝanta socio. Li urĝis la du landojn faciligi duflankajn interpopolajn interŝanĝojn, efike efektivigi la ĉina-francan programon de "1000 internuloj" kaj la interkonsenton pri reciproka agnosko de aŭtokonduka licenco, ĵus subskribitan inter la du flankoj.

Cazeneuve laŭdis la fruktodonan kunlaboron kun Ĉinio en la sektoro de civila nukleenergio. Li diris, ke duflanka kunlaboro en agrikulturo kaj mediprotektado estas ekzempla. Francio volas labori kun Ĉinio por plifortigi kunlaboron en la kampoj de politiko, ekonomio kaj komerco, investo, scienco, agrikulturo, nuklea energio, mediprotekto kaj edukado. Francio volas klopodi kun Ĉinio por subteni komercan liberaligon kaj forigi protektismon.

Cazeneuve rimarkigis, ke Eŭropo kaj Ĉinio havas grandajn komunajn interesojn, kaj la du flankoj trovos taŭgan solvon por la efektivigo de la Artikolo 15 de la Protokolo pri la Aliĝo de Ĉinio al la Monda Ogranizo pri Komerco, kaj Francio volas fari klopodojn tiurilate.

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj marde faris omaĝon al la eksa rusa ambasadoro al la UN Vitaly Churkin, funebrante pri la veterana diplomato per serio da kondolencoj. Antaŭ kunveno okazigita tie, diplomatoj honoris per minuto da silento la memoron de Churkin. Ambasadoroj de la 15 membroj de la konsilio omaĝis al Churkin per mallongaj paroladoj.

Churkin, kiu fariĝis la konstanta reprezentanto de Rusio al la UN en 2006, laŭdire mortis pro verŝajna koratako en Nov-Jorko lunde matene en la aĝo de 64 jaroj.

Peter Iliichev, la unua konstanta vicreprezentanto de Rusio al la UN, esprimis dankon por la varmaj vortoj kaj kondolencoj. Li diris, ke Rusio perdis elstaran diplomaton, kiu estas eminenta profesiulo kun profunda scio kaj talento, laboranta sur unu el la plej kernaj pozicioj por defendi sian landon.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris, ke Ĉinio estas profunde afliktita de la forpaso de Churkin, kaj li esprimis elkoran kondolencon al la familio de Churkin, la rusa registaro kaj la rusa misio al la UN.

Ĉefo de la malajzia polico diris, ke la malajzia polico sendis formalan peton al la ambasadorejo de la Korea Demokratia Popola Respubliko por intervjui duan sekretarion, suspektatan pri partopreno en la murdo de viro el la Korea Demokratia Popola Respubliko.

"Ni sendis nian leteron per la taŭga kanalo, tio estas la ministerio de eksterlandaj aferoj, kaj de la ministerio al la ambasadorejo," la policestro Khalid Abu Bakar diris al raportistoj en respondo al la demando, kiel certigi la kunlaboron de fremdlanda diplomato, kiu havas diplomatian imunecon. Li diris, ke Malajzio observas la protokolon kaj regulojn koncernajn al fremdlandaj elmigrintoj. Li aldonis, ke Malajzio petis la Internacian Kriminal-Polican Organizon helpi kapton de la kvar suspektatoj el la Korea Demokratia Popola Respubliko, kiuj fuĝis el la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin