Ĉinio subtenas ekonomian kreskon per reformoj

(GMT+08:00) 2017-03-05 13:21:47     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe promesis daŭrigi reformojn por atingi la celon de ekonomia kresko de ĉirkaŭ 6,5% en ĉi tiu jaro malgraŭ la alfrontataj defioj.

La jara raporto pri registara laboro, farita de Li en la malferma kunveno de la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona organo de Ĉinio, fiksis la celon de kresko de la malneta enlanda produkto je ĉirkaŭ 6,5%, aŭ pli alta eble en praktiko.

La celo, laŭ la raporto, realisma kaj konforma al ekonomiaj principoj, estas la plej malalta de pli ol 20 jaroj por Ĉinio. Tamen, Ĉinio restas unu el la plej rapide kreskantaj ekonomioj de la mondo.

La ĉina ĉefministro diris en la raporto, ke la celo helpos gvidi kaj firmigi anticipojn, fari strukturan reĝustigon kaj finkonstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj en 2020. Li alvokis pli striktan unuiĝon ĉirkaŭ la Centra Komitato de la KPĈ kun Xi kiel la kerno kaj diligentan laboron por plenumi disvolvajn celojn.

2017 estas tre grava por la lando, ĉar la Komunista Partio de Ĉinio okazigos la 19an Nacian Kongreson en la dua duono de la jaro por elekti la novan estraron por la venontaj kvin jaroj, en kiuj la celo de modere prospera socio estos atingita.

Preskaŭ 3 000 deputitoj por la Nacia Popola Kongreso aŭskultis la raporton de la ĉefministro en la kunveno prezidita de Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, kune kun Xi kaj aliaj gvidantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin