Ĉinio reduktos troan stokon de nemoveblaj posedaĵoj

(GMT+08:00) 2017-03-05 14:10:20     Redaktoro:Yu Rongkang

La raporto pri registara laboro, farita de ĉefministro Li Keqiang en la malferma kunveno de la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso, diris, ke Ĉinio prenos laŭcelajn politikojn por redukti troan stokon de nemoveblaj posedaĵoj en la tria- kaj kvara-nivelaj urboj kaj subtenos loĝantojn aĉeti loĝejojn por persona uzo.

La raporto diris, ke ĉiuj devas scii, ke loĝejoj estas por loĝado de homoj kaj lokaj registaroj devas preni sur sin la ĉefan respondecon pri tio. La raporto promesis starigi longperiodajn mekanismojn por akceli stabilan kaj sanan disvolviĝon de la nemoveblaĵa sektoro kaj preni pli da klasifikitaj kaj laŭcelaj paŝoj por reguligi la merkaton.

La raporto rimarkigis, ke urboj, kiuj estas sub granda premo de kreskanta domprezo, bezonas konvene pliigi la liveradon de terenoj por konstruado de loĝejoj, merkatado kaj peristaj servoj devas esti pli bone reguligitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin