Germanaj amaskomunikiloj atentas registaran raporton

(GMT+08:00) 2017-03-06 13:27:55     Redaktoro:Selena

La 12a Nacia Popola Kongreso, la nacia parlamento de Ĉinio, malfermis sian kvinan sesion dimanĉe matene en la Granda Popola Halo en Pekino. Germanaj amaskomunikiloj fokusiĝis al enhavoj pri la celo de kresko de la malneta enlanda produkto en la raporto pri registara laboro.

German Press Agency raportis, ke kvankam Ĉinio fiksis la celon de kresko de la malneta enlanda produkto je ĉirkaŭ 6,5% por 2017, tamen la vera rezulto estos pli bona eble en praktiko.

Voice of Germany raportis, ke ĉina ĉefministro Li Keqiang akcentis en la raporto, ke en 2017 Ĉinio efektivigas la strategion " fari progreson dum certigo de stabileco". Ĝi raportis ankaŭ, ke konsidere de disputoj inter Ĉinio kaj najbaraj landoj en la Suda Ĉina Maro kaj necerteco de la politiko de usona nova prezidento Trump, Ĉinio decidis pliigi militajn elspezojn je 7%, kaj tio estas plej malalta pliigo ekde 2010.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin