Dum la trafikado por la ferioj de la Printempa Festo de 2017 sin trovis sume 180 milionoj da ĉinoj (laŭfoje), kiuj prenis altrapidajn trajnojn por sia veturo. Gapigas la mondon la ĉina altrapida fervojo, ĉar ĝi saltis, dum mallonga tempo, de la epoko de la verdaj trajnoj kun 90 km/horo en la nunan tempon de altrapidaj trajnoj kun 380 km/horo.
El la sennombraj partoj de altrapida trajno la plej gravaj estas la "piedoj" – "ĝiroĉasioj", kiuj funkcias kiel altiro kaj skusorbo, kaj kiuj tiel igas tian trajnon "flugmaŝino sen flugiloj".
La teknologia postulo de ĝiroĉasio estas ege drakona, ĉar ĝi devas elporti la trajnkorpon de 50 tunoj. Ke, ju pli multas veldlokoj, des malpli facilas la ekvilibro de la streĉo, tio rekte minacas la sekurecon de veturado. Pro tio la teknologio de veldado devas esti absolute perfekta.
Eĉ la plej kapabla veldroboto en la mondo ne povas plenumi tian taskon, sed kiel li tion faras per sia veldopistolo?
"Nenio alia, ol ke la manoj lertiĝis."
Tridek jaroj estas longaj, kaj ne estas facile resti en laborejo: la flamo je varmogrado 2300, ŝprucigita el veldopistolo, fulmrapide fandas ŝtalon! Tridek jaroj ankaŭ estas mallongaj, kaj li faras nur unu aferon: preni veldopistolon! Dum tiuj ĉi tridek jaroj li kaj lia teamo konkeris pli ol cent teknologiajn malfacilaĵojn, kaj pro tio li akiris al si la honoran titolon "laboristo-akademiano".
Li manipulas sian veldopistolon kvazaŭ en fantazia akrobato.
Li estas Li Wanjun.
Ĝuste sin trovas miloj kaj miloj da laboristoj-akademianoj, kiel Li Wanjun, en la industria armeo, la ĉina altrapida fervojo do havas sian honoron antaŭ la mondo.