Fokusoj de la Semajno (Mar. 10)

(GMT+08:00) 2017-03-10 11:31:21     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

La 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio komencis sian kvinan sesion dimanĉe matene en la Granda Popola Halo en Pekino.

Ĉefministro Li Keqiang promesis daŭrigi reformojn por atingi la celon de ekonomia kresko de ĉirkaŭ 6,5% en ĉi tiu jaro malgraŭ la alfrontataj defioj.

La jara raporto pri registara laboro, farita de Li en la malferma kunveno de la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso, fiksis la celon de kresko de la malneta enlanda produkto je ĉirkaŭ 6,5%, aŭ pli alta eble en praktiko.

La celo, laŭ la raporto, realisma kaj konforma al ekonomiaj principoj, estas la plej malalta de pli ol 20 jaroj por Ĉinio. Tamen, Ĉinio restas unu el la plej rapide kreskantaj ekonomioj de la mondo.

La ĉina ĉefministro diris en la raporto, ke la celo helpos gvidi kaj firmigi anticipojn, fari strukturan ĝustigon kaj finkonstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj en 2020. Li alvokis pli striktan unuiĝon ĉirkaŭ la Centra Komitato de la KPĈ kun Xi kiel la kerno kaj diligentan laboron por plenumi disvolvajn celojn.

2017 estas tre grava por la lando, ĉar la Komunista Partio de Ĉinio okazigos la 19an Nacian Kongreson en la dua duono de la jaro por elekti la novan estraron por la venontaj kvin jaroj, en kiuj la celo de modere prospera socio estos atingita.

Ĉinio kaj Filipinoj diskutis marde pri vojoj al profundigo de komercaj kaj investaj rilatoj inter la du najbaraj landoj.

Filipina ministro pri komerco Rajmondo Lopez diris en gazetara konferenco post renkontiĝo kun sia ĉina paralelulo, ke ambaŭ flankoj konsentis pri gravaj iniciatoj orientitaj al plialtigo de ĝeneralaj niveloj de komerco kaj investo inter la du landoj. Li diris, ke li bonvenigas ĉinan nove nomumitan ministron pri komerco Zhong Shan, kiu estas en Manilo por vizito.

La du ministroj renkontiĝis marde dum kunveno de la 28a Filipina-Ĉina Komuna Komisiono pri Ekonomia kaj Komerca Kunlaboro, la oficiala duflanka mekanismo por diskuto pri komerca, investa kaj ekonomia kunlaboro.

La du ministroj diskutis pri Ses-jara Disvolva Programo por Ekonomia kaj Komerca Kunlaboro, kiu servos kiel ĝenerala kadro por ekonomiaj rilatoj de 2017 ĝis 2022.

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj forte kondamnis la lastatempan pafadon de balistaj misiloj de la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj urĝis la landon sin deteni de pliaj agoj.

La konsilio emfazis en gazetara deklaro, ke la pafado de misiloj en la 5a de marto grave malobservis internaciajn devojn de la Korea Demokratia Popola Respubliko sub rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio, kaj Pjongjango devas plene plenumi siajn devojn sub tiuj rezolucioj.

La rezolucioj de la Sekureca Konsilio malpermesas al Pjongjango provi ajnan balistmisilan teknikon. Ĝia lasta provpafo vekis fortan kondamnon de multaj landoj.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio bedaŭras ĉiujn balistmisilajn aktivecojn de la Korea Demokratia Popola Respubliko, inkluzive de tiuj pafoj, kiuj kontribuas al disvolvado de la sendsistemo de nukleaj armiloj de la KDPR, kaj pliigas streĉecon en la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin