Xi Jinping akcentis teknikan novigon por altgradigi armeon

(GMT+08:00) 2017-03-13 11:11:45     Redaktoro:Li Lu

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe posttagmeze substrekis profundan milit-civilan integriĝon kaj teknikan novigon kiel la ŝlosilon por altgradigi la armeon de la lando.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum diskuto kun leĝdonantoj el la armeo en la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso, dirante, ke klopodoj devas esti faritaj por doni sciencajn kaj teknikajn subtenojn al la Popola Liberiga Armeo.

Xi diris, ke post la 18a Nacia Kongreso en 2012, la reformoj de nacia defendo kaj la armeo kaj la batalo kontraŭ korupto en la armeo akiris gravajn trarompojn.

Xi ankaŭ akcentis, ke progreso de scienco kaj tekniko profunde ŝanĝis homajn vivmanierojn kaj influis disvolvadon de la monda militafero. Li aldonis, "Ni devas havi la urĝecon kaj kun firma volo forte antaŭenigi la sciencajn kaj teknikajn novigon kaj progreson."

Xi instigis la armeon fari tutecan planadon kaj strategian aranĝadon, antaŭenigi milit-civilan integriĝon en nacidefenda tekniko kaj militaj ekipaĵoj kaj plifortigi milit-civilan kunlaboron por kulturi eminentajn armeanojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin