Kio estas iniciato de Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2017-03-22 09:30:41     Redaktoro:Pluveta


La iniciato de la Zono kaj Vojo estas plej ofte menciita de amaskomunikiloj, tamen multaj homoj ne sicias pri ĝiaj detaloj. Hodiaŭ mi konigos al vi la originon de tiu ĉi ambicia strategio.

La iniciato de la Zono kaj Vojo aludas la Silkvojan Ekonomian Zonon kaj la Maran Silkvojon de la 21a Jarcento, gravan disvolvan strategion lanĉitan de la ĉina registaro kun la intenco akceli ekonomian kunlaboron inter landoj laŭ la proponitaj itineroj de la Zono kaj Vojo. La iniciato estis dezajnita por akceli la ordan liberan fluadon de ekonomiaj faktoroj kaj la efikan distribuon de resursoj. Ĝi ankaŭ celas progresigi merkatan integriĝon kaj krei kadron de regiona ekonomia kunlaboro.

La Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo publikigis Aspiron kaj Agadojn pri Komuna Konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento en la 28a de marto 2015. Ĝi skizis la kadron, ŝlosilajn kampojn de kooperado kaj kunlaborajn mekanismojn koncernajn al la iniciato de la Zono kaj Vojo.

La iniciato de la Zono kaj Vojo celas kunligi Azion, Eŭropon kaj Afrikon per kvin itineroj. La Silkvoja Ekonomia Zono celas ligi Ĉinion kun Eŭropo tra Centra Azio kaj Rusio; ligi Ĉinion kun Mezoriento tra Centra Azio; kaj kunigi Ĉinion, Sudorient-Azion, Sud-Azion kaj la Hindian Oceanon. La Mara Silkvojo de la 21a Jarcento fokusiĝas pri uzado de ĉinaj marbordaj havenoj por ligi Ĉinion kun Eŭropo tra la Suda Ĉina Maro kaj la Hindia Oceano kaj kunligi Ĉinion kaj la Sudan Pacifik-Oceanon tra la Suda Ĉina Maro.

Fokusiĝante al la supre menciitaj kvin itineroj, la Zono kaj Vojo utiligos internaciajn transportajn itinerojn, kernajn urbojn kaj ŝlosilajn havenojn por plifortigi kunlaboron kaj konstrui ses koridorojn de internacia ekonomia kooperado. Ili konsistigas la Novan Eŭrazian Terponton kaj ligas Ĉinion kun Mongolio kaj Rusio, kun Centr-Azio kaj Okcident-Azio, kun la Hindoĉinia Duoninsulo, kun Pakistano kaj kun Bangladeŝo, Hindio kaj Birmo respektive.

La Nova Eŭrazia Terponto, konata ankaŭ kiel la Dua Eŭrazia Terponto, estas internacia fervojlinio kuranta de la havenurbo Lianyungang en Jiangsu-provinco de Ĉinio tra Alashankou en Xinjiang ĝis Roterdamo en Nederlando. La ĉina sekcio de la itinero konsistas el la fervojo inter Lanzhou kaj Lianyungang kaj la fervojo inter Lanzhou kaj Xinjiang kaj etendiĝas tra orienta, centra kaj okcidenta Ĉinio. Post foriro el la ĉina teritorio, la nova terponto pasas tra Kazaĥio, Rusio, Belorusio kaj Pollando, atingante kelkajn marbordajn havenojn en Eŭropo.

Profitante de la Nova Eŭrazia Terponto, Ĉinio malfermis internacian itineron de kargotrajno inter Chongqing kaj Duisburg (Germanio); rekta kargotrajno kuras inter Wuhan kaj Pardubice (Ĉeĥio); kaj estas ankaŭ similaj itineroj inter Chengdu kaj Lodzo (Pollando) kaj inter Zhengzhou kaj Hamburgo (Germanio). Tiuj novaj fervojaj itineroj liveras transportadon de varoj kaj la oportunecon de "unu deklaro, unu inspekto, unu ellaso de kargo" por ĉiaj transportitaj varoj.

Tervoje ligitaj Ĉinio, Mongolio kaj Rusio starigi diversajn ekonomiajn rilatojn kaj kunlaboron per landlima komerco kaj translanda kunlaboro. En septembro de 2014, kiam la tri landaj ŝtatestroj renkontiĝis unuafoje en la Pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlaboro Organizo en Duŝanbo, estis atingita interkonsento pri forĝado de triflanka kunlaboro surbaze de duflankaj rilatoj ĉina-rusa, ĉina-mongola kaj rusa-mongola. En la sama renkontiĝo, estis difinitaj la principoj, direktoj kaj ŝlosilaj kampoj de triflanka kunlaboro. La tri ŝtatestroj ankaŭ konsentis kunigi la konstruon de la Silkvoja Ekonomia Zono de Ĉinio, la renovigo de la Eŭrazia Terponto de Rusio kaj la proponita disvolvado de la Stepa Vojo de Mongolio. Tiu promeso fortigos fervojan kaj aŭtovojan interligitecon kaj konstruadon, akcelos la pasadon tra dogano kaj faciligon de transporto, antaŭenigos translandan kunlaboron en transportado kaj helpos establi la ĉina-rusa-mongolan ekonomian koridoron. En julio de 2015, la tri ŝtatestroj havis la 2an renkontiĝon en la rusa urbo Ufa. En tiu dua pintkunveno estis oficiale adoptita la Mezperioda Vojmapo por Disvolvado de Triflanka Kunlaboro de Ĉinio, Rusio kaj Mongolio.

La ĉina-mezazia-okcidentazia ekonomia koridoro kuras de Xinjiang en Ĉinio kaj iras el la lando tra Alashankou por sin ligi kun la fervojaj retoj de Centr-Azio kaj Okcident-Azio antaŭ ol atingi la mediteranean marbordon kaj la Araban Duoninsulon. La koridoro ĉefe tuŝas kvin landojn en Centr-Aazio (Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Uzbekio kaj Turkmenio) kaj ankaŭ Iranon kaj Turkion en Okcident-Azio.

En la tria Ĉina-Centrazia Kunlabora Forumo okazigita en Shandong en junio 2015, la promeso "kune konstrui la Silkvojan Ekonomian Zonon" estis skribita en komunan deklaron subskribitan de Ĉinio kaj la kvin centr-ziaj landoj. Antaŭ tio, Ĉinio subskribis duflankajn interkonsentojn pri la konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono kun Taĝikio, Kazaĥio kaj Kirgizio. Ĉinio ankaŭ konkludis kunlaboran dokumenton kun Uzbekio pri la konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono. Tio celas pluan profundigon kaj vastigon de reciprokprofita kunlaboro en la kampoj kiel komerco, investo, financo, transporto kaj komunikado. La naciaj disvolvaj strategioj de la kvin centr-aziaj landoj - inkluzive de la kazaĥa "Vojo al Lumo", la taĝika "Energio, Transporto kaj Nutraĵo" (triobla strategio celanta revigligon de la lando), kaj la turkmena "Forta kaj Feliĉa Erao" - ĉiu havas komunan punkton kun la starigo de la Silkvoja Ekonomia Zono.

Dum la 5a Konveno de Gvidantoj pri Subregiona Ekonomia Kunlaboro de Plia Mekongo, okazigita en Bangkoko en decembro 2014, ĉina ĉefministro Li Keqiang proponis tri sugestojn rilate al profundigo de rilatoj inter Ĉinio kaj la kvin landoj en la Hindoĉinia Duoninsulo. La sugestoj inkluzivas: unue, kune plani kaj konstrui ampleksan transportan reton kaj nombron da industriaj kunlaboraj projektoj; due, krei novan modelon de kunlaboro por kolekto de kapitaloj; kaj trie, akceli daŭrigeblan kaj kunordigitan sociekonomian disvolvadon. Nuntempe, la landoj laŭ la Plia Mekongo okupiĝas pri konstruado de naŭ translandaj aŭtovojoj, kunigante orienton kaj okcidenton kaj ligante nordon kun sudo. Kelkaj el tiuj vorkoj jam kompletiĝis. Ekzemple, Guangxi finis laboron sur rapidvojo kondukanta al la Pordego de Amikeco kaj la haveno Dongxing ĉe la ĉina-vjetnama landlimo. Ĝi ankaŭ malfermis internacian fervojlinion inter Nanning kaj Hanojo kaj aerajn itinerojn kondukantajn al pluraj gravaj sudorient-aziaj urboj.

La koncepto de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro estis unue proponita de ĉefministro Li Keqiang dum lia vizito al Pakistano en majo 2013. Tiam la celo estis konstrui ekonomian koridoron kurantan de Kaŝgaro, Xinjiang, en la nordo, al la pakistana haveno Gwadar en la sudo. Nun, la du registaroj ellaboris provizoran longperiodan planon pri konstruado de aŭtovojoj, fervojoj, petrolaj kaj naturgasaj duktoj kaj retoj de optika kablo inter Kaŝgaro kaj la haveno Gwadar. Laŭ komuna deklaro publikigita de Ĉinio kaj Pakistano en Islamabado en aprilo 2015, la du landoj energie antaŭenigos ĉefajn kunlaborajn projektojn, inkluzive de la dua fazo de la plibonigo kaj renovigo de la Karakoruma Aŭtovojo (la sekcio inter Thakot kaj Havelian), la rapidvojo ĉe la orienta golfo de la haveno Gwadar, nova internacia flughaveno, la rapidvojo inter Karaĉio kaj Lahore (la sekcio inter Multan kaj Sukkur), la oranĝa linilo de fervoja transporto de Lahore, la ekonomia zono Haier-Ruba kaj la ĉina-pakistana optika kablo.

En serio da renkontiĝoj dum la vizito de ĉefministro Li Keqiang al Hindio en majo 2013, Ĉinio kaj Hindio proponis konstrui la ekonomian Koridoron, kiu kunligas Bangladeŝon, Ĉinion, Hindion kaj Birmon. En decembro 2013, la komuna laborgrupo de la kvar-landa ekonomia koridoro okazigis la unuan kunvenon en la ĉina urbo Kunming. Oficialaj reprezentantoj de la kvar landoj kondukis detalajn diskutojn pri la disvolva perspektivo, prioritataj kampoj de kooperado kaj kunlaboraj mekanismoj pri la ekonomia koridoro. Ili atingis vastan konsenton pri kunlaboro en la kampoj, ekzemple transporta infrastrukturo, investo kaj komerca cirkulado, kaj interhomaj interŝanĝoj. La kvar partioj subskribis resumon de kunveno kaj konsentis pri komuna studprogramo de la ekonomia koridoro, establante mekanismon por akceli kunlaboron inter la kvar registaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin