Fokusoj de la Semajno (Apr. 21)

(GMT+08:00) 2017-04-20 16:29:15     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Altrangaj oficialuloj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio merkrede konsentis plifortigi kunordigon pri tutmondaj demandoj, antaŭenigi plu plibonigon de tutmonda regado kaj klopodi por pli inkluziva, ekvilibra, daŭripova tutmondiĝo.

Ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi prezidis la sepan altnivelan strategian dialogon inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio kune kun supera reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, Federica Mogherini.

Laŭ gazetara komunikaĵo publikigita de la ĉina flanko, ambaŭ flankoj konsentis kunlabori pri la Hamburga Pintkunveno de la Grupo 20, la Pariza Interkonsento pri Klimatŝanĝiĝo kaj la Tagordo de 2030 pri Daŭripova Disvolvado.

La komunikaĵo aldonis, ke la EU subtenas kaj aktive partoprenas la Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, kiu okazos maje en Pekino, kaj ambaŭ flankoj rapidigos preparojn por la jara pintkunveno de Ĉinio kaj la EU.

Ĉinio kaj la EU konsentis profundigi kunlaboron en komerco, investado, novigado, interpopolaj interŝanĝoj kaj aliaj kampoj. Ĉinio urĝis la EU plenumi siajn devojn laŭ la artikolo 15 de la protokolo pri la aliĝo de Ĉinio al la Monda Organizo pri Komerco en frua dato por eligi pozitivan signalon pri subteno al la multflanka sistemo de libera kaj malferma komerco.

Laŭ la artikolo 15, la membroj de la Monda Organizo pri Komerco devas haltigi la rimedon de surogat-lando en antidumpingaj enketoj kontraŭ Ĉinio post la 11a de decembro de 2016.

La eŭrop-unia flanko diris, ke ili atribuas gravecon al la zorgoj de Ĉinio, observos la regulojn de la Monda Organizo pri Komerco kaj jam komencis amendi leĝojn.

La du flankoj ankaŭ havis profundan interŝanĝon de opinioj pri Sirio, la irana nuklea problemo, la situacio en la Korea Duoninsulo kaj aliaj aferoj.

Brita ĉefministro Theresa May merkrede anoncis, ke Britio fruigos la ĝeneralan elekton ĝis la 8a de junio por pli bona intertraktado kun la Eŭropa Unio pri la foriro el la unio.

Iuj opiniis, ke Theresa May ne estas elektita ĉefministro, kaj ŝi transprenis la oficon el David Cameron, kiu rezignis la ĉefministrecon post la referendumo pri foriro el la Eŭropa Unio, kaj nun ŝi decidis fruigi la ĝeneralan elekton eble por akiri rajtigon el britaj voĉdonantoj. La Konservativa Partio akiris pli multe da subteno ol la Labor-Partio. Sendube, Theresa May servos plu sur la posteno de ĉefministro post la ĝenerala elekto. Se la Konservativa Partio povos akiri pli da parlamentaj sidlokoj en la elekto per siaj avantaĝoj, ĝi sin liberigos el la kateno de la opozicio en la intertraktado pri la foriro el la Eŭropa Unio.

Theresa May diris en parolado ekster la ĉefministrejo, ke la decido celas pli bone protekti la naciajn interesojn de Britio. Ŝi aldonis, ke Britio bezonas stabilecon, certecon kaj fortan gvidadon.

Turka vicĉefministro Numan Kurtulmus anoncis lunde frumatene, ke la krizostato en Turkio estos longigita per pliaj tri monatoj.

Proparolanto de la turka registaro Kurtulmus diris post kabineta kunveno prezidita de prezidento Recep Tayyip Erdogan, ke la krizostato estos longigita ekde la 19a de aprilo por tri monatoj, post aprobo de la parlamento. Li atribuis la kialon de la lonngigo al la batalo kontraŭ terorismaj minacoj, ĉefe kontraŭ la tiel nomata Terorisma Organizo Fetullah, kiun la registaro akuzas pri la puĉo en la 15a de julio, 2016.

La kabineto kunvenis, post kiam la Nacia Sekureca Konsilio konsilis ĝin longigi la krizostaton. La Nacia Sekureca Konsilio kaj la kabineto kunvenis sinsekve lunde, unu tagon post publika voĉdono, kiu konfirmis la ŝanĝon de regsistemo de la parlamentisma al la prezidenta.

Turkio deklaris krizostaton en la 20a de julio 2016, kelkajn tagojn post la sensukcesa puĉo, pri kiu Ankaro kulpigas la ekzilitan klerikon Fethullah Gulen en Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin