Programo (Julio 13)Ĉina sendito pri siria problemo diris marde, ke la siria krizo estas demando de komuna zorgo de Ĉinio, la Eŭropa Unio kaj la internacia komunumo, la kunordigo kaj interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj la EU estas tre grava por daŭrigo de la tendenco al politika kompromiso de la siria problemo.
Xie Xiaoyan, speciala sendito de Ĉinio pri la siria problemo, faris la rimarkojn dum intervjuo kun ĉinaj kaj fremdlandaj amaskomunikiloj en la stabejo de la ĉina misio al la EU. Li diris, ke necesas kontinua kunordigo kaj interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj la EU rilate la sirian problemon por daŭrigi la tendencon de la dialogo inter ĉiuj partioj de Sirio, kaj samtempe la du flankoj devas alpreni rimedojn por progresigi la dialogon. Li aldonis, ke Ĉinio instalis specialan sendion pri la siria problemo, kio reflektis la gravecon donitan de Ĉinio al la problemo kaj montris la volon de Ĉinio pozitive kaj konstrueme kontribui al la politika procezo de la regiono.
