Programo (Julio 13)Sud-korea prezidento Moon Jea-in dimanĉe proponis kandidatojn por kelkaj oficoj de ministroj kaj staboj de la Blua Domo. La kandidato por la posteno de ministro pri eksterlandaj aferoj estis aparte atentita de la publiko. Se Kang Kyung-wha estos nomumita, ŝi fariĝos la unua sud-korea virino sur tiu ĉi posteno.
Kang, naskita en 1955, nun servas kiel speciala politika konsilisto de ĝenerala sekretario de la UN. Moon diris, ke Kang havas kompetentecon kaj rilatojn en internacia diplomatio kaj kapablas trakti diplomatiajn demandojn per sia saĝo.
Kandidatoj por la postenoj de ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj financo devas ĉeesti aŭskultkunvenon de la Nacia Asembleo, tamen ili estos nomumitaj malgraŭ ia ajn rezulto de la kunveno, dum tiuj por la oficoj de staboj de la Blua Domo kaj asistantoj de prezidento rekte enoficiĝos post deklaro sen neceso de la ĉeesto al aŭskultkunveno.
