Fokusoj de la Semajno (Jun. 02)

(GMT+08:00) 2017-06-02 11:08:01     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Kenja prezidento Uhuru Kenyatta merkrede lanĉis la servon de pasaĝertrajno de la 480-kilometra normalŝpura fervojo inter Mombaso kaj Najrobio.

Kenyatta diris antaŭ la inaŭgura vojaĝo de Mombaso al Najrobio, ke la fervojo markas novan ĉapitron en la historio de Kenjo. La moderna fervojo anstataŭos la metroŝpuran fervojon, kiu estis konstruita antaŭ pli ol 100 jaroj dum la brita kolonia regado. Li diris, ke tiutage ili celebras la metadon de unu el la gravaj angulŝtonoj por la vojaĝo de Kenjo de transformiĝo al industria, prospera kaj mezgrad-enspeza lando.

Kenyatta diris, ke la normalŝpura fervojo estis konstruita pro la strikta amikeco inter Ĉinio kaj Kenjo. Li diris, ke li volas danki ilian partneron kaj veran amikon Ĉinio por la apogo, kiu ebligis la konstruon kaj kompletigon de la projekto post nur du jaroj kaj duono.

La infrastruktura projekto kun la investo de 3,8 miliardoj da usonaj dolaroj estis konstruita de la Ĉina Vojponta Konstrukompanio per 90% de la financado el Ĉinio.

Ĉina ŝtatkonsilanto Wang Yong, kiu ĉeestis ceremonion de la lanĉo kiel speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, diris, ke la fervojo estis frua frukto, ricevita pro la de Ĉinio proponita iniciato de la Zono kaj Vojo, kaj la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, kiu okazis en Johanesburgo, Sud-Afriko, en la fino de 2015.

Ĉinio merkrede forte kondamnis la terorisman atakon en la afgana ĉefurbo Kabulo kaj esprimis subtenon al Afganio en ĝia batalo kontraŭ terorismo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying faris la rimarkojn en ĉiutaga gazetara konferenco kaj esprimis kondolencon kaj sinceran simpation al la familioj de la viktimoj.

Laŭ deklaro de la afgana Ministerio de Internaj Aferoj, almenaŭ 64 homoj estis mortigitaj kaj 320 aliaj vunditaj merkrede matene en la sinmortiga bombatako en diplomatia distrikto en Kabulo.

Hua akcentis, ke Ĉinio oponas ĉian terorismon, kaj volas labori kun Afganio kaj la internacia komunumo por batali kontraŭ terorismo. Ŝi aldonis, ke Ĉinio prenos rimedojn por fortigi protekton de siaj civitanoj kaj institucioj en Afganio.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres marde alvokis ĉiujn gvidantojn de registaro, komerco kaj la civila socio subteni la parizan interkonsenton pri klimatŝanĝiĝo kaj preni agojn por malrapidigi tutmondan varmiĝon.

En sia unua grava parolado pri klimata agado, Guterres promesis, ke li intensigos altnivelan politikan partoprenon por levi la sojlon de klimata agado.

Guterres diris en parolado en Nov-Jorka Universitato, ke la parizaj promesoj estas historiaj, sed ankoraŭ ne sufiĉas por limigi la altiĝon de temperaturo ĝis malpli ol 2 gradoj kaj pli bone ĝis 1,5 gradoj. Li aldonis, ke ĉiuj landoj devas fari plejeblon por pliigi ambicion kaj agadon ĝis ŝanĝi la kurban linion de emisiado kaj malrapidigi tutmondan varmiĝon.

La pariza interkonsento estis adoptita de 196 partioj en Parizo en 2015 kaj ĝi validiĝis en novembro. La interkonsento difinas la celon teni la tutmondan averaĝan altiĝon de temperaturo sub 2 celsiaj gradoj sur la antaŭindustriaj niveloj, kaj prefere sub 1,5 gradoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin