Okazis simpozio "formado de homara sortkomunumo kaj mondskale homrajta administrado"

(GMT+08:00) 2017-06-08 20:17:11     Redaktoro:Xiong

La 8an de junio, en Tianjin, okazis la simpozio "formado de homara sortkomunumo kaj mondskale homrajta administrado", organizita de la Ĉina Instituto pri Homaj Rajtoj kaj de la Propaganda Departamento de la Partia Komitato de la urbo Tianjin kaj asistita de Universitato Nankai.

En sia salutparolo Qiangba Puncog, vicprezidanto de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio kaj prezidanto de la Ĉina Instituto pri Homaj Rajtoj, diris, ke en januaro de ĉi jaro, kiam la ĝenerala sekretario Xi Jinping faris diskurson en la sidejo de UN en Ĝenevo, li sisteme kaj profunde eksplikis tiun ĉi gravan epokan temon "formado de homara sortkomunumo", kiu ne nur montris la direkton reagi al la nuna tutgloba defio, sed ankaŭ proponis la ĉinan projekton por plifortigi kaj plibonigi la tutmondan administradon pri homaj rajtoj, kaj kiu vekis fortan reeĥon el diversaj flankoj kaj vastan kunsenton de la internacia komunumo.

En la lastaj jaroj la ideo "formado de homara sortkomunumo" estis sinsekve enskribita en rezoluciojn de UN, de la Sekureca Konsilio de UN, kaj de la Homrajta Konsilio de UN, kaj jam fariĝis grava diskuttemo en la internacia parolsistemo pri homaj rajtoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin