La 5an de junio la "Ĉina Internacia Ekspozicio pri Modernaj Metal-artaĵoj por 2017" inaŭguriĝis en la galerio de la Nacia Granda Teatro en Pekino. Oni eksponas artaĵojn de tridek unu artistoj el kvin landoj: Ĉinio, Britio, Japanio, Sud-Koreio kaj Usono.
Kiel unu el la seriaj ekspozicioj de la "Tago de Kultura kaj Natura Heredaĵo", la ekspozicio de metal-artaĵoj, kun la temo "kunfandiĝo de pasinteco kaj estanteco", daŭas ĝis la 20a de junio.